[Hejmen]Albiganismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Kristanismo > Albiganismo
albiganismo (1000-1400) estis kristana herezo kiu floris en suda Francio dum la jarcentoj XII kaj XIII, en la lando kaj epoko de la trobadoroj. Ĝi instruis ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon. Tial iu ajn karna estas malbona: nasko, edziĝo, eĉ la sakramentoj. Ĝi instruis ke la tero estas la infero?, ke Jesuo ne estis Dio, ke sinmortigo estas bona, militio kaj edziĝo malbonaj. Anoj praktikis fastegadon kaj volontan malriĉecon. Ĝi preskaŭ pereigis katolikismon, kiu fondis la Inkvizicion, la ordon de la dominikanoj kaj la rozarion por batali kontraŭ ĝi. Albiganismo estis la plej furora branĉo de pli larĝa herezo, katarismo (de la greka, katharos, "pura").

doktrino

Albiganismo estis herezo dualisma. La universo estas lukto inter du dioj:

Ni estas animoj kreitaj de Dio, loĝinte en la ĉielo, en paradizo, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajn animojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la tero, kiu en realo estas la infero. La materia mondo kreita de Satano estas nature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed por liberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.

Jesuo Kristo ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estis perfekta, lia korpo ne estis karna sed de ĉiela esenco, per kiu li eniris en la orelon de Maria. Lia naskiĝo kaj suferado estis ŝajna kaj ne efektiva. Li savas nin ne per lia sango kaj suferado sur la kruco (kiu estis falsaj), sed sole per lia ekzemplo kaj instruo.

Nur la ĉielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas -- ne estas purgatorio?. Se vi mortas en peko, vi vivas denove en alia korpo per la transmigrado de la animo; se vi mortas pura kaj sen peko, via animo reiros al la ĉielo, sed via korpo ne releviĝos. Ĉiu animo estos savita antaŭ la fino de la mondo.

sakramento

Por forlavi la pekon de animo kaj certigi ĉielan postmorton, la albiganistoj praktikis ne la katolikajn sakramentojn (kiuj estas koruptaj ĉar ili uzas materiaĵojn -- pano, vino, akvo, oleo, ktp) sed la nova sakramento de konsoleco (latine, consolamentum) kaj, laŭ neceso, rekonsoleco (reconsolatio). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Ĝi ofte estis ricevita sur la mortolito kaj, se oni resaniĝas, sinmortigo per veneno aŭ malsato estas laŭdinda. La preparado por la sakramento estis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi la sakramenton.

moralo

Inter la albiganistoj, estis du klasoj:

organizo

La albiganistoj estis regata religie de episkopoj kaj diakonoj, kaj eble papo?. Nur la perfektuloj povis esti episkopoj aŭ diakonoj.

historio

1000

La deveno de albiganismo estas nekonata -- ĝi subite aperis en suda Francio en la jarcento XI -- sed la rito kaj doktrino estas strange similaj al iuj antikvaj herezoj de la Eklezio, ekzemple gnostikismo.

Albiganismo aperis antaŭ 1022 en suda Francio ĉirkaŭ Toulouse, la epicentro de la herezo. Suda Francio tiam estis la ekonomia mastro de la okcidenta Mediteraneo, kaj estis la plej riĉa, altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feŭdalismo ekis malaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastraro diboĉa. La ĉefepiskopo de Narbonne, diris la papo, havis monujon por koro.

La disvastigado de albiganismo estis grada kaj paca: la anoj simple ĉesis iri al preĝejo kaj anstataŭ sekvis unu el la centoj de perfektuloj. Ĝi ne estis herezo brua kaj ribelema, kiel protestantismo en la jarcento XVI, sed kvieta kaj paca, kio trompis la Eklezion.

1100

Unue la katolika eklezio batalis kontraŭ la herezo per norma eklezia disciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel ke dum 1150-1200 ĝi estis organizita kiel kontraŭeklezio kiu estis subtenita de la eta nobelaro. Laŭ Sankta Dominiko?, la predikantoj estis tro pompaj por influi homojn kontraŭ la bonaj homoj, kiuj vivis simple kaj malriĉe. Tial Dominiko kaj aliaj monaĥoj vivis kiel la perfektuloj, predikinte kaj almozinte. Sed eĉ tio ne turnis la koron de la plimulto de la herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, "Nun ni instigos princojn kontraŭ vi kaj multegoj pereos." Bedaŭrinde, li pravis. La herezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la loĝantaro de suda Francio.

En 1194 la grafo de Toulouse, Rajmondo VI, decidis subteni la herezon. Vidinte laman perfektulon kuŝanta en la strato, li diris, "Mi preferas esti ĉi tiu homo ol reĝo aŭ imperiestro." La papo, Inocento III, ekskomunikigi lin, sed vane ĉar suda Francio estis tro tolerema. Rajmondo mortigis la sendinton de la papo, ago rara antaŭ la Renesanco.

1200

Inocento fariĝinte konvinkita ke milito estis neevitebla, petis la reĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj princoj de la sudo. La batalo kontraŭ islamo nun turnis kontraŭ kristanaj herezuloj. La krucmilito daŭris dum 1209-29 kaj fargixis milito de politikaj ambicio, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantaj vilaĝoj. En Beziers, la tuta loĝantaro, albiganistoj kaj katolikaj, estis mortigita de la glavo, eĉ tiuj, kiuj estis en la katedralo. "Mortigu ĉiujn. Dio konos siajn" estis la devizo.

En 1213 la milito turnis al la favoro de la katolikaj armeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, la kastelo de Foix, kies bildo staras ĉe la kapo de la artikolo). En 1229 la reĝo fine venkis la sudon, savinte Francion kiel nacio kaj katolikismon kiel eklezio, kaj detruinte Provencion kiel nacio kaj albiganismon kiel religio. Se la reĝo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus ŝanĝita profunde. Kvankam la katolika eklezio apenaŭ venkis, ĝi ja venkis. En la jarcento XVI, ĝi ne povos venki kontraŭ protestantismo (kaj inverse), tial protestantismo travivas ĝis nia tempo, albiganismo ne.

Post la milito, la katolika eklezio fondis la Inkvizicion por tute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraŭ la albiganistoj, kondukite de la dominikanoj, la ordo de fratoj fondita de Sankta Dominiko, ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la leĝa procedo ne sufiĉe gardi la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdis siajn posedaĵojn kaj devis porti flavan krucon sur sia vesto, dum la resto de sia vivo.

1300

Post tempo albiganismo grade velkis, malaperinte je la fino de la jarcento XIV.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 27, 2002 10:24 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: