[Hejmen]Nestorianismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Kristanismo > Nestorianismo
Nestorianismo estis la ĉefa formo de kristanismo en Azio oriente de la Eŭfrato? dum 500-1500. Ĝi estas la kristanismo konita de Mohameto kaj la unua kristanismo kiu alvenis al Ĉinio (VII jc). Nestorianismo floris de la 5-a jarcento al la 10-a jarcento, precipe in Persio. Hodiaŭ estas 170 mil nestorianoj, precipe en Irano, Irako kaj Sirio.

Nestoriansimo estis fondita je 428 de Nestorio?, [patriarko de Konstantinopolo]? (428-431). Nestorio instruas, ke Jesuo Kristo havas du personojn?, unu dia, unu homa en unu korpo. La du personoj estis kunligitaj sed ne unuigitaj. Nestorianismo emfazas la homecon de Jesuo Kristo pli ol lia dieco.

Pro tio, Nestorio kontraŭstaris la doktrinon de la Theotokos ("Dipatrino"): Sankta Maria ne estas la patrino de Dio, de Jesuo Kristo entuta, diris Nestorio, sed nur la patrino de la homa persono de Jesuo. La dia persono de Kristo devenis de Dio la Patro.

La imperia Eklezio, kiu rigardis la Enkarniĝon de Kristo kiel multe pli tuta kaj ĝisfunda, kondamnis nestorianismon kiel herezo en la [Koncilio de Efeso]? je 431 kaj denove ĉe la [Koncilio de Kalcedonio]? je 451. La koncilioj deklaris, ke Jesuo Kristo estas unu en persono (la persono de Jesuo mem), sed du en naturo (dia kaj homo). La du naturoj estas unuigitaj en la unu persono, kiu estas samtempe estas homo kaj Dio. Ĉi tio estas la [Kalcedonia Kristlogio]? kaj eĉ hodiaŭ estas la kompreno pri Kristo de katolikismo kaj ortodoksismo.

La demando eble ŝajnas harfendado de vortoj, sed ĝi estis tre grava, ĉar la respondo determinas la naturon de Jesuo kaj tial la naturon de kristanismo mem. Historie, katolikismo kaj ortodoksismo povis fortike rezisti islamon, sed ne nestorianismo, kies ideo pri la dieco de Jesuo estas pli limigita.

Post la koncilioj, nestorianismo nur povis flori ekster la Imperio. En la 5-a jarcento la nestorianoj fuĝis al Persio. Ekde la 6-a jarcento, ĝi estis disvastigita al Arabio?, Persio, Hindio, Mongolio?, Ĉinio kaj inter la tartaroj?. En la 7-a jarcento, la araba imperio konkeris Persion kaj dum la jarcentoj postaj multaj nestorianoj konvertis al islamo. En la 14-a jarcento, Tamerlano? ekstermis multajn nestorianojn kaj la depost tiam nestorianismo malprosperis.

Nestorianismo sekvas la unuajn du el la [Ekumenaj Konciliojn]?, la Nicean Kredon kaj la biblian komentaron de Teodoro de Mopsuestio, la Interpretanto, kiu interpretis la Biblion amplekse, laŭvorte kaj judismeme (La katolika kaj ortodoksa interpreto estis multe pli alegoria). Lia interpreto fariĝis la normo de la fido.

Kvankam nestorianoj ne kredas, ke Maria estas la Dipatrino, ili ankoraŭ profunde estimas ŝin. Nestorianoj ankaŭ multe honoras la Krucon. Iliaj preĝejoj estas relative senornamaj.

La estro de la nestoriana eklezio estas la Patriarko de la Oriento. La posteno estas heredata de onklo al nevo. Lia sidejo estas en "Babelo", kiu laŭvice estis la urboj Seleukio?, Ktesifono? kaj Bagdado?.

La rito? devenas de Antioĥia? kaj estas nomata la [ĥaldea rito]?.

Nestorianismo praktikas monaĥismon?. Ĝiaj pastroj, sed ne ĝiaj episkopoj, rajtas edizĝi.

Intelekte, nestorianismo devenas de Antioĥia?. La intelekta ĉefurbo de nestorianismo estis unue Edeso? kaj, poste, Nisibis?.

En la 16-a jarcento, iuj nestorianaj eklezioj unuiĝis kun la katolika eklezio. Tiuj nestorianoj estas la "[ĥaldeaj katolikoj]?".

Dum nestorianismo estis reakcio kontraŭ arianismo, la reakcio kontraŭ nestorianismo estis monofizitismo?.

Vidu ankaŭ: Kristologio?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 8:05 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: