La Dekologo, aŭ Dek Ordonoj, de
Moseo estas la baza
moralo de
judismo kaj
kristanismo. La jena teksto estas de
Eliro 20:1-17 de
la
Biblio kaj la nombrado de la ordonoj estas de
Aŭgusteno :
Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:
- Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ
sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj
ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la
malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj
ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj
kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
- Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne
lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
- Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj
laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la
Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via
filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo,
kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la
ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa
tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis
ĝin.
- Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo
sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
- Ne mortigu.
- Ne adultu.
- Ne ŝtelu.
- Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
- Ne deziru la edzinon de via proksimulo.
- Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian
sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via
proksimulo.
La biblia teksto estas sen nombrado. Katolikoj uzas la ĉisupran
nombradon de Aŭgusteno, dum protestantanoj kombinas Ordonojn #9 kun #10
kaj starigas la ordonon kontraŭ idoloj kiel #2.
La Dekologo ankaŭ aperas je
Readmono
5:6-21 .
Jesuo Kristo resumis (en
Mateo? 22:37-40) la
ordonojn (kaj, fakte, la tutan Biblion) tiele:
- Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta
animo kaj per via tuta menso.
- Amu vian proksimulon kiel vin mem.
La unua resumas Ordonojn #1-3 (devoj al Dio) kaj la dua Ordonojn #4-10
(devoj al homoj).
/Priparolu