[Hejmen]Biblio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Biblio estas la sankta libro, la Vorto de Dio, de judismo kaj kristanismo. Ĝi estis verkita la jarojn -1500 al +150 en la greka kaj la hebrea en la orienta Mediteraneo, precipe en Izraelo?. Al la juda biblio la kristano?j aldonis la [Novan Testamenton]?, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la jarcento I. Kristanoj ankaŭ kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la tanaĥo?). Al la kristana biblio la mormonoj? aldonis la [Libron de Mormono]? inter aliaj libroj. La islamanoj anstataŭigis por la Biblio, la difekta Vorto de Dio, la Koranon, la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.

La ĉefaj partoj de la Biblio:

  • la juda biblio (tanaĥo?, Malnova Testamento)
    tanaĥo = la leĝo + la profetoj + la skriboj.

    • la leĝo: Genezo Eliro Levidoj Nombroj Readmono

      La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekologo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo? kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateuĥo, kaj modernaj judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la tanaĥo kaj la Talmudo).

    • la profetoj: Josuo Juĝistoj 1 Samuel 2 Samuel 1 Reĝoj 2 Reĝoj Jeremia Jeĥezkel Jesaja
        La Dekdu: Hoŝea Joel Amos Obadja Jona Miĥa Naĥum Ĥabakuk Cefanja Ĥagaj Zeĥarja Malaĥi

      La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiu parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Israelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Israelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.

    • la skriboj: Psalmaro Sentencoj? Ijob Alta Kanto Rut Plorkanto Predikanto Ester Daniel Ezra Neĥemja 1 Kroniko 2 Kroniko

      ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp. La psalmoj de Davido, la sentencoj de Salomono, la rakonto de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.

    • la apokrifo?: Judit Tobit 1 Makabeoj 2 Makabeoj 3 Makabeoj 4 Makabeoj Kantoj Saĝeco Siriakido (Ekleziastiko) Psalmaro de Salomono Baruĥ Epistolo de Jeremia Susana Bel La Drako

      libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon kiel edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksoj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifon en siaj biblioj. La libroj Susana, Bel kaj La Drako estas trovita en la finaj ĉapitroj (13-14) de Daniel.

  • aldonaj kristanaj libroj ([Nova Testamento]?)

    • la evangelioj: Mateo? Marko Luko? Johano

      priskribas la instruon, vivon, krucumadon kaj releviĝon de Jesuo Kristo, kiu laŭ kristanoj, estas la atendita mesio de la profetoj de la juda biblio.

    • historio: Agoj

      historio de la fruaj jaroj de la eklezio kiam kristanismo estis disvastigita al la orienta Mediteraneo.

    • leteroj de Paŭlo: Romanoj 1 Korintanoj 2 Korintanoj Galatoj Efesanoj Filipianoj Koloseanoj 1 Tesalonikanoj 2 Tesalonikanoj 1 Timoteo 2 Timoteo Tito Filemon Hebreoj
    • letero de Jakobo: Jakobo
    • leteroj de Petro: 1 Petro 2 Petro
    • leteroj de Johano: 1 Johano 2 Johano 3 Johano
    • letero de Judas: Judas

      leteroj de la apostoloj Paŭlo, Jakobo, Petro, Johano kaj Judas al la fruaj kristanaj preĝejoj.

    • la fintago: Apokalipso

      priskribas la finon de ĉi tiu mondo, la tagon de juĝo kaj la fondon de la nova mondo.

  • aldonaj mormonaj libroj
    • Libro de Mormono
    • Doktrino kaj Testamentoj
    • La Perlo de Granda Prezo

    La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon? kaj doktrinon de judismo kaj kristanismo.

    La Talmudo?: parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno?, kaj ĝia komentaro (la gemaro?), finfine estis enskribita en la jarcento VI. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe scias) la Talmudon.

    La Korano: Laŭ islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano : dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.

    La Biblio en Esperanto:

    /Priparolu?


  • Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
    Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
    Laste redaktita April 5, 2002 9:39 am by Stefano KALB (diferencoj)
    Serĉu: