[Hejmen]Danto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Danto (1265-1321) (itale, Dante ALIGHIERI) estas la fama itala poeto de Florenco? kiu verkis la poemon La Komedio Dia kiu priskribas vojaĝon tra infernon?, purgatorion? kaj paradizon?.

Vivo

Danto naskiĝis en Florenco en 1265 (ĉirkaŭ la 29-a de majo), al familio nobela sed malriĉa, kiel multaj de daŭranta famo.

En 1274, kiam li nur havis naŭ jarojn, Danto unuafoje vidis Beatrica PORTINARI-on (1266-90) kaj enamiĝis al ŝi.

En 1285 Danto estis edziĝita al Gemma DONATI. Kun ŝi, li havis kvar infanojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia). En 1289, Danto batalis en la [batalo de Campaldino]? kontraŭ la Gibelinoj?. Danto skribas pri ĉi tiu batalo en La Komedio kiam en purgatorio. La Guelfoj? subtenis la papo?n kaj la Gibelinoj? la imperiestron (en Germanio) de la Sankta Roma Imperio?. Italio en la tago de Danto estis elŝirita de ilia ada milito.

En 1290, Beatrica mortis june kaj Danto, por eviti sian malĝojon, studegis filozofion, teologion kaj provencan poezio?n, kaj verkis sian unuan verkon, La vita nuova.

En 1296, Danto partoprenis en florenca politiko, aliĝinte la partion de la [Blankaj Guelfoj]?. En 1302, kiam Danto forestis, la [Nigraj Guelfoj]? venkis la Blankajn Guelfojn kaj Danto estis ekzilita, perdinte ĉion. Danto vojaĝis tra Eŭropon -- al Parizo kaj eble al Oksfordo -- kaj fine loĝis en la itala urbo Verono kaj poste en Raveno, kie la verkis La Komedion. Danto verkis ĉiun ĉefan verkon de si en ekzilo escepte de La vita nuova.

Danto mortis en ekzilo en Ravenna en 1321.

Lia domo ankoraŭ staras en Florenco (kiun mi vidis propraokule). Li iradis al la preĝejo Sankta Johano. Giotto, la pentristo?, estis lia amiko.

Verko

La Divina Commedia (1314-21) ("La Komedio Dia"), poemo de 14.000 versoj, krio kontraŭ la morala aĉeco de la mondo, priskribas vojaĝon tra la postmortan mondon de infero, purgatorio kaj paradizo, kiujn Danto loĝigis kun homoj kristanaj kaj paganaj, historiaj kaj samtempaj. Li eĉ metis samtempan papon (Nikolao III) en inferon (kun multaj aliaj klerikoj) kaj paganon (Katono) en purgatorion. Verkite en ekzilo, la poemo havas multe de vortoj malmolaj por Florenco, lia hejmurbo. Danto estas gvidita de Vergilio tra inferon kaj purgatorion, kaj de Beatrica tra paradizon. La ago okazas je la printempo de 1300, malluma parto de la vivo de Danto ĵus antaŭ sia ekzilo. La poemo estas verkita en terza rima, komplika formo de pentametro.

La Komedio havas tri partojn: Inferno ("Infero"), Purgatorio kaj Paradiso ("Paradizo").

Laŭ katolikismo, homo post morto iras al unu el tri lokoj: Se li grave pekas (murdo, adulto, ŝtelo, ktp) senpente, li iras al infero, kie li estas punita por ĉiam. Se li pekas sed poste pentas, li iras al purgatorio, kie li ja estas punita, sed poste iros al paradizo, la tria loko. Se li kredas kaj estas sen peko antaŭ Dio (ĉar liaj pekoj estas pardonitaj), li iras al paradizo, kie li vivos kun Dio feliĉe por ĉiam. Protestantismo kaj islamo ankaŭ kredas al infero kaj paradizo, sed ne al purgatorio.

Kvankam plena de konjekto kaj interpretebla kiel alegorio, la priskribo de la postmorta mondo estas bazita sur la plej bona scio de sia tago. Laŭ Danto, infero estas sub la tero, purgatorio estas montego en tiu, kiun ni nomas la Suda Pacifiko, precize kontraŭpoluse de Jerusalemo, kaj paradizo estas la kosmo, el la Luno al Dio mem, kiu staras ekster la universo, ekster spaco kaj tempo. Kiel Danto konfesas, multe de paradizo estas super la priskriba povo de lingvo.

Kiu estas kie (inter aliaj):

Danto estas metita en purgatorio? pro lia famamo.

Notu ke Statio?, la latina poeto de la jarcento I, estis pagano laŭ historia scio, sed Danto supozas ke li konvertis al kristanismo iafoje antaŭ morto

La poemo belege resumis la mezepokan mondbildo?n de Eŭropo, estinte la poezia frato de la filozofia Summa Theologica de Akvino, priskribinte mondbildon kaj kristana kaj aristotela. La Komedio ankaŭ estis la unua ĉefa verko de okcidenta literaturo verkita en nek la latina nek la greka. Tri jarcentoj post La Komedio, preskaŭ ĉiu verko de originala literaturo de la Okcidento estis verkita en nacilingvo, ne en la latina.

En ĝia uzo de nacilingvo kaj ankaŭ en ĝia kunigo de la kristana kun la klasika (el la rolantoj al eĉ la subtenanta filozofio), La Komedio estis antaŭkurinto de la Renesanco.

Antaŭe, Danto verkis La vita nuova ("La vivo nova") ĉirkaŭ 1293. Ĝi estas aro de prozo kaj poezio pri Beatrica kaj amo.

Danto ankaŭ verkis pri politiko (De monarchia) kaj lingvo (De vulgari eloquentia).

Danto multe admiris la latinan poeton, Vergilio, pri kiu li diris "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi estas sole tiu, kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita".

Post Morto

Danto argumentis (en De vulgari eloquentia) kaj efektive montris (per La Komedio) ke nacilingvo, kaj ne sole la latina, povas esti efika kaj belega ilo de alta literaturo.

Danto verkis kaj en la latina kaj en la itala, helpinte formigi la modernan italan lingvon kaj stariginte sian toskanan dialekton kiel la itala de literaturo.

Danto influis la anglan, romantikan? poeton William Blake.

Konsilo al al Leganto

Danto supozas ke siaj legantoj scias pri la historio de Italio dum la jarcento XIII (precipe de Florenco) kaj pri antikvaj aŭtoroj, precipe Aristotelo, Vergilio, Ovidio kaj la de la Biblio. Se tia scio mankas al vi, tiam vi devos legi lin kun piednotoj aŭ bona enkonduko (kvankam Danto ankoraŭ estas tre leginda eĉ sen tia helpo).

Notu ke ĉi tiuj aŭtoroj estas bazaj ne nur al Danto, sed al eŭropo literaturo ĝenerale dum 1250-1650, tial scio pri ili estas profita ĝenerale.

Traduko en Esperanto de la tuta Komedio ekzistas kaj bonega traduko de Infero mem.

....

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 10:18 pm by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: