[Hejmen]Vergilio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Vergilio (-70 al -19) (latine, P. Vergilius Maro) estis unu el la plej bonaj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la majstra verko de literaturo latina, estis la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojo dum ĝia disfalo kaj, post multe de aventuroj, fondis la landon de la Romanoj. Vergilio profunde influis la italan poeton, Danto.

Laŭ Danto, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo? sub la bona Aŭgusto, en la tempo de dioj falsaj kaj mensogantaj. Li estis poeto kaj kantis de la justa filo de Ankiso kiu venis de Trojo kiam Ilio estis forbrulita. Danto diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis, "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi estas sole tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita". Vergilio gvidis Danton tra infero?n kaj purgatorio?n en La Komedio Dia de Danto.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 9:45 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: