[Hejmen]Sankta Francisko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Sankta Francisko de Assisi (1181-1226) estas unu el la plej famaj kristanaj sanktuloj kaj la fondinto de la religio ordo, la franciskanoj, unu el la ĉefaj ordoj de katolikismo.

La urbo en Usono nomita por li estas Sanfrancisko? en Kalifornio.

Sankta Francisko naskiĝis en Assisi, Italio en 1181 aŭ 1182 kiel Francesco BERNARDONE, nomita pro Francio el kie venis lia patrino (el Provenco) kaj kie lia patro ofte vendis tolon. Lia patro, komercisto, estis riĉa sed ne nobela. Por gajni gloron kaj titolon por la familio, kaj por si mem, Francisko batalis (inter aliaj) en la senĉesa milito kontraŭ Peruĝio, apuda malamika urbo. Anstataŭ gloro kaj titolo, Francisko gajnis kaptitecon (1202) kaj, poste, longan malsanon.

Dum ĉi tiu tempo, Dio parolis al li per sonĝoj. En unu sonĝo Francisko estis en granda halo kie estis pendigitaj ŝildoj, ĉiu markita kun la Kruco. Francisko aŭdis voĉon, kiu diris, "Ĉi tiuj estas por viaj soldatoj." Li pensis ke la sonĝo signifas ke li estos princo, sed fakte la soldatoj estos la franciskanoj.

Lia deziro por milita gloro ne estis tuje kaj tute estingita, sed post la ada ripeto de milito, kaptitecon, malsano kaj sonĝo, li iom post iom komprenis la kavecon de sia vivo kaj de monda gloro.

Anstataŭ milito, Francisko turnis sin al preĝado kaj helpo por la malriĉuloj. Humileco anstataŭ honoro. Tia helpado starigis lin kontraŭ sia patro, Petro, kiu volis ke Francisko fariĝas komercisto kaj uzas riĉecon por profito, ne por la malriĉuloj. Fine, en la printempo de 1206, kiam eĉ malliberejo ne haltis Franciskon, Petro iris kun li al la episkopo por haltigi tian frenezan konduton. Sed la kunveno ne okazis kiel Petro intendis: anstataŭ Francisko pentema, li spektis Franciskon kiu rezignis la riĉecon de sia patro, eĉ redoninte la vestojn, kiujn li ĉi tiam portis.

Post tio, Francisko vivis kiel ermito kaj predikis pri la vivo simpla kaj malriĉa de la evangelioj. Li allogis sekvantojn, eĉ inter la riĉuloj. Kiam li havis 11 sekvantojn, li verkis mallongan Regulon por la nova ordo kaj gajnis la aprobon de la papo?. Tiel ekis la ordo de la franciskanoj.

Francisko kaj siaj sekvantoj nek celis la pompon de episkopo kaj princo, nek eĉ la formondan izolecon de la monakxo, fermita malantaŭ la pordego de sia monakxejo, sed la enmondan sanktecon kaj malriĉan simplecon de Jesuo mem.

En la tago de Francisko, la Eklezio estis tre potenca sed tre diboĉa. Tia diboĉeco nature instigis herezojn kaj reformojn. Francisko estis fondinto kaj estro de unu el la reformoj, kiu formiĝis kiel la religio ordo la franciskanoj. La fratoj de la ordo votis ĉi tiujn tri:

La tri nodoj en la zono de Francisko -- kaj en la zono de ĉiu frato -- reprezentas la tri votojn. Ĉiu staris kontraŭ la diboĉa praktiko? de la tiama Eklezio.

Dum la jarcentoj sekvintaj, la fratoj de la franciskanoj kaj de la dominikanoj (ordo simila al la de Francisko, fondita de Sankta Dominiko?) kreskis potenca, do bridinte la potencon de la papo (kiu estis tro potenca por la bono de la Eklezio).

Francisko ankaŭ fondis du aliajn ordojn: unu por virinoj (kun Sankta Klara de Assisi), la Malriĉaj Klaraj en 1212, kaj la alian por laikoj, la Tria Ordo en 1221.

En 1219 dum la Kvina Krucmilito, Francisko iris al Egipto por kristanigi la Sultanon, sed sen sukceso. Post la milito, li emeritiĝis de sia posteno kiel estro de la ordo, kaj komtemplis kaj verkis poezio?n. Tiam li ricevis la stigmaton (vundoj en mano kaj piedo simile al Kristo). Li mortis la 3-an de oktobro 1226, kaj estis oficiale sanktuligita de la Eklezio post nur du jaroj.

La festotago de Sankta Francisko estas la 4-a de oktobro.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 5, 2002 1:23 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: