[Hejmen]Mohameto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Mohameto (570-632) estas la Fina Profeto de Dio, verkisto de la sankta libro Korano kaj fondinto de islamo, la religio de pli ol miliardo homoj. Do, laŭ iu ajn mezuro, Mohameto estas unu el la plej influaj homoj de historio. Laŭ islamanoj, li estis la Perfekta Homo (sed certe ne dia). Li estas la Parakleto? promesita de Jesuo Kristo en la Biblio.

La profeto Mohameto ne faris miraklojn, kiel JesuoMoseo, sed laŭ islamo la Korano mem estas la miraklo?: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.

Mohameto estis araba komercisto de Meko? kiu ĉiujare dum la monato de Ramadano? iris al kaverno en la [monto Hira]? por preĝi, fasti kaj doni almozojn. Sed unu jaro, en la jaro 610 la [Anĝelo Gabrielo]? komencis paroli kun li. Unuafoje Mohameto nur aŭdis sonorilon, sed post tempo li povis aŭdi la vortojn de Gabrielo. Gabrielo daŭre parolis kun Mohameto ĝis lia morto. Mohameto skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj. La vortoj, en la araba lingvo en stilo tre bela kaj mirinda (kaj facile parkerigi), farigixis la Korano, ĉiu oraklo fariĝinte unu ĉapitro (aŭ surah) de la libro.

Mohameto estas la Fina Profeto de Dio, posteulo de miloj de jaroj de profetoj?: Adamo?, Noah?, Abrahamo?, Moseo, Jesuo Kristo, ktp. La profetaĵoj antaŭ Mohameto estis aranĝitaj en la Biblio, sed estis difektigitaj de homoj. La Korano, aliflanke, estas la sendifekta Vorto de Dio.

Al Mohameto, li ne fondis novan religion, sed nur malkaŝis la veran religion sub la kutimaj homaj aldonaĵoj, kiuj kovras ĉiun religion. Do islamo esence estis judismokristanismo purigita. Kristanismo, ekzemple, sen la sacerdotoj kaj sakramentoj, sen la dieco de Jesuo Kristo. Mohameto konis kaj judojn kaj kristanojn, sed li mem ne estis judo aŭ kristano. Por Mohameto, kristanismo estis plejparte la nestorianismo de la Levanto?, ne la ortodoksismokatolikismo de Eŭropo. Lia nova religio estos populara inter la nestorianoj.

Kiel Moseo estis la profeto de Dio al la judoj? kaj Jesuo la profeto al la kristanoj, do Mohameto estis la profeto de Dio al la araboj?. Mohameto kiel la Fina Profeto kaj fondinto de islamo nur montriĝis en jarcentoj postaj.

Sed spite de tia puriganta spirito, Mohameto ja retenis iom de la idolkultan praktikon de la araboj. Ekzemple, kvankam li forprenis la 360 idolojn, kiuj staris ĉirkaŭ la Kabaho?, la granda nigra kvadrata konstruaĵo kiu estis ĉefa sanktejo de Meko, Mohameto ne forigis la pilmigradon al la Kabaho: kontraŭe, li faris la pilgrimadon devo religia.

Do, kiel Jesuo kaj Budho, Mohameto ne konstruis novan religion el nenio, sed konstruis sur la tradicia religio de sia lando kaj epoko, profundiginte kaj puriginte ĝin.

En la tempo de Mohameto, la araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ klanoj, laŭ sango. Mohameto enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkcias kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali.

Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Mohameto kaj la islamanoj devis forfuĝis de Meko en la somero de 611 al Medino?. Tio estis la heĝiro? kaj markas la komencon de la islama epoko. En Medino Mohameto fondis la unuan moskeon (islama preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj moskeoj.

Sed kvankam Mohameto kaj la islamanoj nun estis en Medino, Meko ankoraŭ batalis kontraŭ Mohameto, ĉar nun la islamanoj subtenis sin per rabatakoj kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Meko. Mohameto fine venkis la armeon de Meko en 627 en la Batalo de la Tranĉeo. Tiam islamo disvastiĝis kiel fajro tra Arabion. En 630 li kaptis Mekon.

Ĉar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabio estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraŭ la aliaj araboj, kiuj estis troe disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Mohameto mortis je 632, la plimulto de araboj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohameto fariĝis regantoj de araba imperio granda kaj donis bazan formon al [islama civilizo]?.

Cent jaroj post lia morto, la islama imperio regis de Hispanio ĝis Hindio. Post 200 jaroj, multe de la homoj de la imperio estis islama.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 8:08 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: