[Hejmen]Luno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Astronomio > Planedoj > Tero > Luno


[Pligrandigu bildon]
  • Nomo: Luno (Terra I)
  • Alteco: 3476 km
  • Pezo: 0,07349 . 1024 kg (0,0123 da tero)
  • Loko: 384.400 km for de la Tero, ĝia sola luno
  • Tago: 2360,6 ks (27,32166 tertagoj)
  • Jaro: 2,3606 Ms (27,32166 tertagoj)
  • Gravito: 1,6 m/s2 (0,163 da tergravito)
  • Temperaturo?: 380 K (tage), 120 K (nokte)
  • Atmosfero: vakuo
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4.6 miliardoj da jaroj.

La Luno, arĝenta mondo en la nokta ĉielo de la Tero, mondo de maroj de antikva lafo ŝtoniĝinta.

La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioa, Ganimedo, Kalistoa kaj Titano), kaj unu planedo, Plutono, estas eĉ pli malgranda!

Origino

Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, ĉar ĝi estas mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝanta.

Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio? diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.

Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Historio

Pri la maroj...

Pri la krateroj...

Pri esploro de homoj...

24-a de julio 1969: Usonaj astronaŭtoj [Neil ARMSTRONG]? kaj [Buzz ALDRIN]? surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj viziti alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.

Kuriozaĵoj

....

Vivo?

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 2:52 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: