[Hejmen]Ovidio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

(La filino de Mino far [[Salvador DALÍ]])

Ovidio (-43 al 17) (latine, Publius Ovidius Naso) estis romana poeto, unu el la ĉefaj poetoj de la latina, la aŭtoro de Metamorphoses kaj Ars Amatoria, inter aliaj. Multe de niaj rakontoj pri la grekaj kaj romanaj dioj kaj herooj devenas de Ovidio.

Mastro de rakonto kaj verso, liaj vortoj ĉe la fino de Metamorphoses ne estis vantaj: liaj libroj ja daŭris tra la epokoj. Aliflanke, kvankam li skribis precipe pri amo, dioj kaj herooj, lia verso ofte estas pli lerta kaj glata ol profunda en sento aŭ penso. Spite de tio, lia influo super la arto de la Okcidento estas granda.

Vivo

Ovidio venis de Sulmo, urbo 140 km oriente de Romo?, trans la montaro. Lia familio estis riĉa, de alta klaso, kaj lia patro sendis lin kaj lian fraton al Romo por studi retorikon kaj leĝon. Ovidio fariĝis administranto kaj, poste, juĝisto. Li eble, post tempo, fariĝus ano de la Senato, sed anstataŭ Ovidio sekvis la veran pasion de sia koro kaj fariĝis poeto. Li fariĝis fama, sed en 8 Augŭsto Cezaro ekzilis lin. La rezono ne estas klara. La Ars Amatoria pri amoro ja ofendis Aŭguston, sed tio ne estas sole per si mem rezono sufiĉa. Ŝajne Ovidio sciis ian malluman sekreton pri Aŭgusto. Ovidio estis ekzilita al la marbordo de la Ponto (la Nigra Maro), kie li loĝis ĝis morto.

Verko

Metamorphoses: ("Metamorfozoj") 15 libroj kiu priskribas la historion de la mondo de kreo al Aŭgusto Cezaro per rakontoj pri grekaj dioj kaj herooj. Rakontoj de amo, ĵaluzo, ruzo, perfido, murdo, de homoj kiuj fariĝas arboj, birdoj, bovinoj, roko, steloj, dioj, ktp. Herkulo, Venuso, Dafna, Eneo, Teseo, Mino, Ikaro, ktp. Lia ĉefa verko kaj nia ĉefa fonto de greka mito.

Fasti: ("Festoj") 6 libroj, pri ses monatoj de la romana jaro. Nur duone finita. Historio, astronomio, religio.

Tristia kaj ex Ponto: leterojn Ovidio skribis en ekzilo. Atendite malgajaj.

Amores: ("Amoroj") 5 libroj de poemoj de amoro. Lia plej frua verko. Lerta sed ne profunda en sento. Grande influis la poezio?n de amoro de la Okcidento.

Ars Amatoria: ("La Arto de Amoro") manlibro en verso por viro kaj virino pri la arto de amoro. Li estis ekzilita parte pro ĉi tiu libro.

....

Post Morto

Ovidio estis fama en sia tempo, eĉ en ekzilo. Poste, dum 1100-1650, li estis legita tra la Okcidenton kaj grande influis ĝian belarton. Li influis, inter aliaj, Danton, Botticelli, Ŝekspiron kaj Miltonon?. La Romeo kaj Julieta de Ŝekspiro, por ekzemplo, venis de la rakonto de Piramo kaj Tisba en la kvara libro de Metamorphoses.

....


/Priparolu?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 9:50 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: