Specimeno: La Patro Nia: ([Auxdigu sondosieron])
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Esperanto estas lingvo proponita en 1887 de L. L. Zamenhof. La nomo de Esperanto devenas de lia plumnomo: [Doktoro Esperanto]? -- iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo? por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis ke Esperanto fariĝos la sola monda lingvo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Al li, Esperanto estis invento kiel evidenta, utila kaj konvena tiel la poŝto aŭ la telefono.
Laŭ la esploro de Profesoro [Sidney S. Culbert]? de la [Universitato de Vaŝingtonio]?, proksime du milionoj da homoj parolas Esperanto fremdserva nivela 3 pove. Tiu numero estas por tiuj kiuj povas komuniki, ne nur ĵus saluti esperante. Ĉi tiu esploro ne estis ĵus por parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ por multaj aliaj lingvoj. Ĉi tiu numero estas en la Almanac World Book of Facts ([Almanaka Monda Libro da Faktoj]?) kaj la Ethnologue. La Ethnologue ankaŭ asertas ke estas 200-2000 denaskaj infanoj
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj la Loĵbano), Esperanto estas giganta, la sola kiu vere estas vivanta, spiranta lingvo. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto de planlingvoj, havas ĉirkaŭ unu mil parolantojn.
Ĉar Esperanto estas artefarita, la lingvo estas tre simpla kaj lernebla, precipe por tiuj, kiuj parolas eŭropan lingvon. Kutime kelkaj monatoj da studo pri Esperanto egalas kelkaj jaroj da studo pri nacia lingvo, ekzemple la angla aŭ la franca. Kaj eĉ por azianoj, Esperanto estas pli facile lernebla ol iu ajn alia aziana lingvo.
Du trajtoj faras Esperanton facile lernebla: la gramatiko? kaj la vortprovizo.
La gramatiko estas tiel simpla ke Zamenhof nur devis listigi 16 regulojn. Kompreneble, la efektiva gramatiko estas pli komplika, sed plejparte la reguloj ne menciitaj de Zamenhof jam estis antaŭsupozitaj de liaj eŭropanaj legantoj.
La vortprovizo devenas de la ĉefaj eŭropanaj lingvoj, precipe de la angla, la latina, la franca kaj la germana:
La tagoj de la semajno estas el la franca (dimanĉo, lundo, mardo
...).
La unuoj de tempo el la germana (jaro, monato, tago...).
La parto de la korpo el la latina (hepato, okulo, brako, koro, reno
...).
Ktp.
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu pli multo de vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof penis fari Esperaton internacia, ĝi estas eŭropa pro sia vortaro--. Fakte, Zamenhof originale deziris restarigi la latinan kiel la universala interlingvo. Kaj la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. Ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel vola peno de li. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne konsciu pri tiu ne-eŭropa gramatiko de Esperanto.
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono, unu litero kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plimulto de lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la ĉapelitaj literoj. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
Por montri la literojn komputile la plej popularaj metodoj inter TTT-paĝoj (je 2001) estas:
Kvankam Esperanto estas tre facila, eĉ ĝi havas movadojn por reformo. Iafoje, reformo naskas novan lingvon, ekzemple Ido. Malgraŭ la movadoj por reformo, Esperanto ne ŝanĝis radike dum ĝia unua jarcento. La nuna ĉefa movado por reformo estas riismo?, kiu proponas la uzon de ri kiel pronomo neseksisma. Ĝi, kaj aliaj reformoj proponitaj, estas diskutata senlime kaj harfendite en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.
Esperanto havas literaturon?, parte originalan, parte tradukitan (kaj parte eĉ surreta). Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la UEA (Universala Esperanto-Asocio). Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun la UNO. Unesko? (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon.
Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
Simbolo de Esperanto estas la kvinbranĉa [verda stelo]?, kiu simbolas la esperon (verdo estas espera koloro) sur la kvin kontinentoj.
Zamenhof - [[KÁLOCSAY Kalman]] - [Julio BAGHY]? - [Istvan NEMERE]? - [William AULD]? - [Marjorie BOULTON]? - [MIYAMOTO Masao]? - Laŭlum? - [Claude PIRON]? - [Abel MONTAGUT]? - Spomenka ŠTIMEC
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto troveblas en nacilingvaj vortaroj. Kelkaj el ili estas indiĝene naskitaj en Esperantio, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvevoluo inter la parolantaro:
Laŭforme:
aliĝilo, aliel, alies, ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu, edzo, espo (slango? por Esperanto), ĝi, ia, ial, iam, -iĉ-, ie, iel, ies, io, iom, iu, kabei, kaŭ (= kaj + aŭ), kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu, nen ("Ne kaj nen!"), nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu, nifo? (laŭ Angla UFO), pli, plej, ri, tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu, -uj-, zamenhofa
Laŭsignife:
aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, [fina] venko, verda, verdo