[Hejmen]Platono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Platono (-429 al -347) (greke, Platon) estis tre grava greka filozofo de Ateno?. Li estis la plej fama sekvinto de Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio de Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis la fundamenton de Okcidenta filozofio. Kiel diris la usona filozofo [Alfred North WHITEHEAD]?, "Okcidenta? filozofio nur estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur tute de okcidenta penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe per Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la Okcidento inter 400-1250 estis plejparte platona.

En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu daŭris ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de kristano?j por ĝia nekristana instruo.

Platono verkis la grekan lingvon kun la plej bona stilo de iu ajn aŭtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis verkita kiel dialogo: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas pri iun demandon, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la ĉefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas "jesantoj". Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de "jes" ol iu alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per demando.

La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekizteco: Kio estas justeco? (Respubliko?) Kio estas esto mem kaj neesto? (Parmenides) Kio estas lingvo? (Teateto) Kio estas reala? (Respubliko) Kiel estas realo konstruita? (Timeo) Ktp.

Lia ĉefa verko estis la Respubliko. En ĉi tiu Platono rezonis pri la perfekta civito kaj tial pri justeco. Li diris ke justeco kuŝas ne en la bono de la individuo sed en la bono de la civito aŭ ŝtato?. Fakte, en lia civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo") kaj legus purigitan literaturon -- purigita laŭ la bezono de la civito. En lia civito, viroj kaj virinoj batalas en milito kaj viroj ne private havas edzinon, infanojn, domon aŭ teron. Li kredas ke homo estas nature nek bona aŭ malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Aŭ, alivorte, laŭ la diro de Sokrato, homo pekas pro nescio.

En la Respubliko, Platono ankaŭ skribas pri lia teorio? de ideoj, kiun ni nomas idealismo: la penso ke tiujn, kiujn ni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, ktp, estas ne tute realaj aŭ fidindaj, sed estas nur pala spegulitoj de ideoj, kiuj estas la ververa realo.

Poste, en lia maljuneco, li denove traktas la demandon de la perfekta civito en Leĝoj. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la bonon de la civito super la de la individuo. Kaj, kvankam Platono faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas ke leĝoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ eĉ de la civito.

La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la animo.

Konsilo por la Leganto: Iuj el la dialogoj estas lamaj (ekzemple, Kratilo), sed plejparte ili estas tre bonaj kaj vere igas vin pensegi.

La plej legindaj estas: Respubliko, Apologio, Krito, Fedo, Simposio, Gorgio, Parmenideo, Teateto, Sofisto, Timeo Meno, Leĝoj, Fedro, Protagoro kaj Ion.

La Respubliko en Esperanto nun estas havebla per la TTT.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 14, 2002 4:21 pm by Christophe FOUCHER (diferencoj)
Serĉu: