Oni distingas du manierojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn regulojn, sed prozo - ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli frua etapo. Nur en 18-19 jc ili egaligis laŭ valoro.
Prozaj verkoj estas:
Mito - Legendo - Fabelo - Romano - Novelo - Eseo - Dramo - Publicista Verko
Inter Poeziaĵoj oni distingas:
Verso - Fablo - Poemo - Epopeo - Eposo - Hajko?
Plej ofte sub la termino Literaturo oni komprenas nur la verkaron de la arta literaturo kun senco de Beletro. Literaturaj verkoj, laŭ koncernata temo, povas esti: hagiografiaj (vivoj de sanktuloj), historiaj (?Peloponesa Milito? de Tukidido, ?La Regreso kaj Falo de Romana Imperio? de Edward Gibbon), biografiaj (?La Vivo de Noblaj Grekoj kaj Romianoj? de Plutarko), filozofiaj (La Dialogoj de Platono), sciencaj (?La Origino de Specoj? de Charles Darwin, ?Scienco kaj Hipotezo? de Jules-Henri Poincare, verkoj de Siegmund Freud), politikaj (?La Princo? de Niccolo Machiavelli, ?Leviatano? de Thomas Hobbes, ankaŭ verkoj de Cicero, Thomas Jefferson, Abraham Lincoln kaj Winston Churchill) kaj aliaj.
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo:
Aforismo? - Proverbo? - Sentenco? - Maksimo? - Moto? - Devizo?
Literaturhistorio, kiu esploras la historion kaj kondiĉojn de la literaturo, konas la sekvajn stilojn kaj periodojn de ĝia evoluo:
Renesanco - Klasikismo - Baroko - Romantismo - Modernismo