Sankta Maria (-21? al 49?) estas laŭ tradicio la patrino de
Jesuo Kristo, la fondinto de
kristanismo. Ŝiaj aliaj nomoj estas la
Dipatrino (greke,
Theotokos, latine
Mater Dei), la Benata Virga Maria kaj Nia Damo
(france,
Notre Dame).
Ŝi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de
multe de arto (ekzemple, la de
Danto,
Leonardo,
Mikelanĝelo? kaj Ŝuberto?), katedraloj, pilgrimado kaj preĝado en
la kristana mondo.
Kvankam kredo pri ŝi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, ŝia
edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la
Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo
de Jozefo" -- sugestante ke Jesuo estis bastardo aŭ de nekonata
patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laŭ unu onidiro, la patro estis
romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en
Germanio, kie li mortis.
Laŭ la Biblio, Maria estis la
patrino de Jesuo Kristo, estinte virgulino je lia nasko. Ŝi
estis gravedigita ne de ŝia tiama fianĉo, Jozefo, sed de la
Spirito Sankta.
Ŝia edzo ŝajne mortis inter la jaroj 6 kaj 30. Spite de la ellaborita
doktrino pri ŝi en katolikismo, la Biblio diras malmulte aparte de
ŝia rolo kiel patrino de Jesuo.
Inter aliaj, ŝi estis ĉe la
Anunciacio?,
la [Naskiĝo de Jesuo]?,
la unua miraklo de Jesuo (ĉe la edziĝo de Kana),
la Krucumado?
kaj la Pentekosto?.
Kiam Jesuo estis sur la kruco, ŝi probable havis ĉirkaŭ 50 jarojn -- ŝi
ne estis juna kiel en la arto de Mikaelanĝelo kaj aliaj. Je lia morto,
Jesuo donis Marian al la zorgo de Sankta Johano la Evangeliisto, kiu (laŭ
tradicio) poste transloĝiĝis al Efeso?, tiama centro de la kulto de la
greka [diino Diana]?. Estinte virino, Maria ne havis oficon en la frua
eklezio. Ĉirkaŭ 49, Johano revenis al Jerusalemo? por la unua
koncilio? de la eklezio kaj, laŭ iuj, Maria mortis tie kaj tiam.
Laŭ protestantismo, Maria estas
ĝuste kiel en la Biblio, nek plua nek malplua. Ĉar protestantoj ne
preĝas al sanktuloj, ili mankas kulton de Maria. Multaj kredas ke
katolikismo traktas ŝin kiel diino.
Protestantoj ne konsentas ĉu Maria estis virgulino ĝis morto:
ekzemple, Lutero,
Zvinglo, Kalvino
kaj la luteranoj (kaj Aŭgusteno, kiun
protestantoj ofte citas kiel aŭtoritato) diras jes, sed fundamentistoj
diras ne. Fundamentistoj atentigas la versojn de
Mateo? 13.55, inter aliaj, kiuj
mencias kvar aliajn fratojn de Jesuo (Jakobo, Jozefo, Simono kaj Judaso)
kaj "fratinoj". Laŭ katolikismo, la gefratoj estas kuzoj; laŭ skriboj de
la jarcento II de gnostikismo, ili estas
gefiloj de Jozefo per alia virino.
Laŭ katolikismo ŝi plejparte
estas ĝuste kiel en la Biblio sed plua. Ĉar katolikoj preĝas al
sanktuloj, katolikismo havas grandan kulton pri Maria. Katolikismo
ne traktas ŝin kiel diino sed kiel sanktulo en ĉielo kiu povas preĝi al
Dio pro la kredanto pli efike ol la pekema kredanto mem. Kaj Maria, estante
la patrino de Jesuo kaj tre sankta virino, estas inter la sanktuloj klare
la plej granda. Ŝi ankaŭ estas la plej populara.
Laŭ katolika doktrino, Maria estis naskita sen originala peko
(la [senmakula koncipo]?), neniam pekis kaj post morto estis levigita de
Dio al la ĉielo (la [Ĉieliro de Maria]?). Sekve, ŝi estas la plej
perfekta homo kaj sanktulo. Ŝi havis nur unu infanon (Jesuo) kaj restis
virgulino ĝis la fino de ŝia tera vivo. Laŭ katolikismo, la gefratoj
de Jesuo menciitaj de la Biblio estas kuzoj: en la [aramea lingvo]? de Jesuo
kaj Maria, la vorto por frato estas ankaŭ la vorto por kuzo.
Laŭ katolikismo (kaj ortodoksismo), Maria estas la Dipatrino.
Aperoj: Laŭ popola kredo, katolikoj kredas ke ŝi iafoje aperas al
kredantoj. El ŝiaj aperoj, la plej famaj estas la de
Guadalupe? (1531),
Lourdes? (1858),
Fatima?(1917)
kaj, lastatempe, en
Medjugorje? en 1981. La apero ĉe Medjugorje ne (ankoraŭ?)
estas agnoskita de Romo?, sed la aliaj ja estas.
Maria emas aperi al piaj katolikaj knabinoj, sed ŝi aperis al aliaj, eĉ
al kalvinistoj.
La aperoj plejparte konfirmas katolikan doktrinon kaj praktikon
(purgatorion?, la rozarion, la doktrinojn kaj kulton de Maria, ktp) kaj eĉ
iomete disvolvigas ĝin, sed foje ŝia diro estas malfacila: ekzemple, en
1846 ŝi aperis ĉe [La Salette]? kaj diris, "Romo perdos la fidon kaj
fariĝos la sidloko de la Antikristo?". Ĉe Fatima, Maria antaŭdiris ke
Rusio spertos mallumon dum sep jardekoj, t.e. 1917-87.
Laŭ katolika tradicio, Maria estis koncipita je la 8-a de
decembro, naskiĝis je la 8-a de septembro, naskis Jesuon je
la 25-a de decembro kaj estis levigita al ĉielo je la 15-a de
aŭgusto.
La plej fama preĝo al Maria estas la
Ave Maria
Unu el la plej furora preĝo inter katolikoj estas
la rozario, en kiu oni meditas pri
diversaj okazoj de la vivo de Maria kaj Jesuo, ekzemple
La Anunciacio,
La Naskiĝo de Jesuo,
La Pentekosto
kaj
La [Ĉieliro de Maria]?.
Laŭ ortodoksismo ....
Laŭ islamo Maria ja estas la
patrino de Jesuo, naskinte lin
kvankam ŝi estis virgulino, estinte gravedigita de la spirito de Dio.
Islamo honoras ŝin kiel la patrino de grava profeto kaj estas multfoje
menciita en la Korano.
Laŭ modernismo Maria nur estas
la natura, nevirga patrino de Jesuo, la predikanto, politika ribelo,
religia geniulo kaj probabla bastardo. Ŝia nasko, vivo kaj morto estis
tute natura. Ĉar multaj de la paganoj konvertitaj al kristanismo antaŭe
servis ĉefdiinon, granda kulto pri Maria evoluis en la fruaj jarcentoj de
la Eklezio, kiun katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ praktikas, sed la
pli purisma protestantismo prave forigis. Ŝiaj raportitaj aperoj estas
iaspecaj iluzioj.
/Priparolu