[Hejmen]Leonardo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Leonardo DA VINCI (1452-1519) (itale, Leonardo da Vinci; latine, Leonardus Vincius; france Leonard de Vinci) estis itala pentristo?, inventisto, arkitekto, inĝeniero kaj sciencisto de la Alta Renesanco, facile vivinte en la du kulturo?j de scienco kaj belarto. Li estis unu el la tri plej bonaj pentristoj de la Renesanco (kun Rafaelo kaj Mikelanĝelo), pentristo de monaĥejoj kaj belegaj, misteraj virinoj. Li estas la mondfama pentristo de La Gioconda. Tre talenta, inteligenta, scivola, kreiva, inventema kaj memfida, li estas preskaŭ la difino mem de la vorto "genio?". Li loĝis precipe en Florenco? kaj Milano, sed ankaŭ en Romo? kaj Francio, kie li mortiĝis. Kvankam li estas pli fama kiel pentristo, li gajnis sian panon precipe kiel milita inĝeniero.

La Gioconda (La Joconde en la franca, Mona Lisa en la angla kaj la hispana), probable la plej fama bildo en la mondo, estas en la muzeo Louvre en Parizo. Vi povos trovi ĝin facile ĉar ĝi estas la bildo kun la granda homamaso ĉirkaŭ ĝi, sed ĝi ne estas facile rigardebla ĉar ĝi estas malantaŭ dika vitro (en 1911, ĝi estis ŝtelita). Ŝia enigma rideto, por kiu ŝi nun estas tiel fama, estis en sia tago rideto eleganta. Spite de la granda populareco de la bildo, ĝi ankoraŭ povas teni la animon, eĉ post kvin jarcentoj.

Kvankam La Gioconda ja estis reala virino (Mona Lisa, junulino de Florenco kiu, en 1495, edziniĝis al Francesco del Giocondo), iuj kredas ke Leonardo uzis kelkajn modelinojn por fini la bildon.

Liaj pentraĵoj estas tre realisma, precipe komparate kun pentraĵoj de antaŭaj jarcentoj en Eŭropo. Leonardo aplikis la tiaman novan tekniko?n de perspektivo. Aldone, lia okulo kaj menso estis tre observema, pri homoj kaj pri naturo.

Parto de la efiko de liaj pentraĵoj venas de subtila kaj mola ombrigado, kie unu ombro fluas en alian. En La Gioconda, ekzemple, vi ne povas diri la horon de tago en kiu ĝi devus okazi. La itala nomo por la tekniko estas sfumato. Alia efiko de liaj pentraĵoj venas de la mistera mieno kiun li kutime donas al liaj virinoj.

Leonardo estis tiel maldisciplina ke li ofte finis pentraĵon nur post jaroj. Ekzemple, en La Fina Manĝo, la vizaĝoj de Jesuo kaj Judaso longe restis vakaj. Liaj inventoj ofte suferis la saman.

Liaj inventoj kaj artaĵoj ankaŭ suferis pro lia inventemo kaj memfido: Ekzemple, por pentri La Finan Manĝon, Leonardo inventis novan teknikon de pentrado, kiu ebligis sin pentri pli malrapide kaj zorgeme ol freskado lasus. La tekniko ŝajnis sukcesi, sed post tempo ĝi grade ruinigis la pentraĵon, ĉar la farbo ne povis longe daŭri. Simila nova tekniko tute ruinigis alian pentraĵon de Leonardo, La Batalo de Anghiari. Unuflanke Leonardo estis inventema, kies menso klare ne estis malliberigita de tradicio, sed aliflanke, li estis tro memfida, riskinte ĉefajn pentraĵojn al tekniko ne sufiĉe provita. La du flankoj de la genio de Leonardo.

Li verkis notolibrojn en kiun li desegnis kaj skribis pri siaj ideoj, inventoj kaj studoj pri naturo kaj anatomio, skribinte en la itala en mano inversa (eble por eviti ŝmiri la inkon, Leonardo estinte maldekstramanulo). Li portis notolibron kun si ĉien. Unu el la notolibroj, la Codex Leicester, estas la posedaĵo de Bill Gates, fondinto de Microsoft kaj fascinato de Leonardo, kiu aĉetis ĝin en 1994 por 13 megadenaroj.

La plej fama el liaj inventoj estas liaj flugiloj por peni flugi. Fakte, la flugiloj estis la unua (kvankam malsukcesa) pendoglisilo.

Inter aliaj, li inventis helikopteron, akvolevilon, defendilon por kastelo aŭ urbomuro, gigantan arbaleston, tankon, helicon, maŝinpafilon, savzonon, roboton, kalkulilon, ktp.

Liaj inventoj emis fiaski, estinte tro avangardaj por tekniko antaŭindustria, sed la ideoj estis tre bonaj kaj antaŭsignis modernan teknologion.

Kvankam Leonardo pruvis, ke maŝinoj de ĉiama movo estas maleblaj, li ankoraŭ estis senfine fascinita de ili kaj penis inventi tian maŝinon.

El liaj inventoj, la plej praktika probable estis ŝnura eskalo, inventita por sieĝoj.

Leonardo ŝatis studi naturon.

Leonardo estis antaŭmoderna sciencisto, kiel Aristotelo estis antaŭmoderna: bazita sur observado kaj logiko?, sed ne sur eksperimentado (Galileo) kaj indukto (Bakono).

Sed lia scienco estis moderna por sia tago: li fidis ne al la aŭtoritato de antikvaj libroj, sed al rekta observado de naturo.

Kiel artisto li nature fidis al la okulo. Kaj kiel artisto li ne ricevis la klasikan klerigadon de la kuracisto, advokato aŭ sacerdoto?, kiu emfazis la latinan kaj la antikvajn librojn. Pro tio, Leonardo nomis sin "homo sen leteroj". Tamen, Leonardo lernis la latinan je la aĝo de 42 jaroj (1494) kaj legis multajn de la klasikaĵojn. La latina malfermis por Leonardo la altan scion de la Okcidento.

Kiel sciencisto, inventisto kaj artisto, li deziris lerni de naturo, foriginte la mortan manon de tradicio.

Ekzemple, per studo pri la muskoloj, li povis pentri la homan formon pli vere, laŭ naturo, ne laŭ ia tradicia stilo. Simile, kiam li konstruis siajn flugilojn, li antaŭe studis la flugadon kaj flugilojn de birdoj.

La plimulto de lia scienca laboro okazis malfrua en lia vivo, ekzemple en Francio, kie li loĝis ĉe la fino de sia vivo. Tie la reĝo finance subtenis Leonardon tiel, ke li povis dediĉi sin al studo de naturo. Leonardo estis interesita precipe de akvo, vento, tero, ombro, plantoj, animalo?j kaj la homa korpo. Leonardo deziris unuigis ĉian scion pri naturo antaŭ sia morto, sed ne atingis sian celon.

Leonardo konis Makiavelon kaj amikiĝis kiam ili laboris por Cesare Borgia. Kiam li laboris en Romo por la papo?, li konis Mikelanĝelon kaj ankaŭ Rafaelon, kiun li grave influis.

Kvankam la temoj de liaj pentraĵoj ofte estis religiaj, Leonardo mem ne estis ĝenita pri religio ĝis la lastaj jaroj de sia vivo.

Li mortis en Francio, sed la restaĵoj de lia korpo estis perditaj en religiaj militoj de la jarcento XVI.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 5, 2001 12:18 pm by pawilk-tnt1-49-92.sunlink.net (diferencoj)
Serĉu: