[Hejmen]Dipatrino

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Dipatrino (greke, Theotokos, latine Mater Dei): laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, Sankta Maria estas, paradokse, la patrino de Dio. La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la 2-a jarcento, sed ĝi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis 431 ĉe la [koncilio de Efeso]? por batali kontraŭ nestorianismo. Nestorio?, la tiama [patriarko de Konstantinopolo]?, diris, ke Maria estas la patrino de Jesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kio ŝajnas memevidenta. Nestorio vidas Jesuon kiel du personoj, unu homa, unu dia. Sed la Eklezio malkonsentis, dirinte ke Maria estas la patrino de la tuta Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la enkarniĝo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laŭ la formulo de Efeso, Jesuo estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj Dio).

La disputo ne temas pri la naturo de Maria, sed pri la naturo de Jesuo Kristo. Do la demando tre gravas ĉar ĝi determinas la naturon de kristanismo mem.

La doktrino devenas de Aleksandrio?, kiu emis emfazi la diecon de Kristo (dum Antioĥia? emis emfazi lian homecon).

La titolo de Dipatrino estas menciata en la Ave Maria.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 8:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: