(plusendita de Tolkieno)

[Hejmen]Tolkien

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon



John Ronald Reuel Tolkien [ĝan raneld ruel tolkin] (1892-1973) estis filologo kaj profesoro? de Oksfordo?, kiu verkis romanojn de fantazio?. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (Origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de la Ringoj (The Lord of the Rings) kaj La Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagitan mondon Mez-Tero?. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj?, drakoj?, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj?, ktp, sed sub la plumo de Tolkien, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo. Samkiel mito, la vero de Tolkien sidas ne en la historiaj supraĵoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu rakontas pri la lukto de bono kontraŭ malbono.

Vivo

Tolkien naskiĝis en je la 3-a de januaro de 1892 en Sudafriko en la urbo Bloemfontein?, kien liaj anglaj gepatroj translokiĝis kelkajn jarojn antaŭe, kaj kie lia patro ([Arthur TOLKIEN]?) estis bankisto. Sed, pro la klimato, lia panjo ([Mabel TOLKIEN]?) kaj pli juna frato Hilary kaj li mem revenis al meza Anglio en 1895 en la urbo Sarehole? apud Birmingham?. Unu jaron poste la patro malsanmortas, neniam revidinte sian familion. El la anglaj naturo kaj kamparo dum mallonga sed intensa infanaĝ-feliĉo juna Tolkien ĉerpis pli da inspiro ol el ajna posta vivero lia. En 1904? Mabel mortis pro diabeto, konvertinte al Katolikismo kaj forpuŝita el la cetera familio. Li, kun sia frato Hilary, estis tiam en la zorgo de katolika pastro. En la menso de junega Tolkien, lia panjo fariĝis martiro? por Katolikismo, kaj li ekde tiam restis fervora katolikisto. Ŝi ankaŭ influis lin legi, desegni, belskribi kaj, plej grave, lerni lingvojn.

Ĉe lernejo, li lernis la antikvajn helenajn kaj latinajn librojn kaj la anglosaksan lingvon. Tolkien estis tre talenta lingve kaj li frue memstare lernis aŭ "gustumis" plurajn, interalie la Francan (kiun li elkore malamis), Esperanton (kiun li lernis jam 17-jaraĝa, kaj ŝatis), la Gotan (kiu senspirigis lin), la Italan (kiun li daŭre amontis), la Hispanan (kiu neniam ĉesontis ravi lin), la Gaelan? (kiun li profunde malŝatis), la Kimran? (kiun li amegis) kaj la Finnan (kiu ebriigis lin). Precipe la du lastaj multe influis lin kiel lingvokreanto. Kio kaptis la atenton de Tolkien ne estis la strukturo (gramatiko, reguloj, "matematiko", rilatoj al pensado, ktp.) de lingvoj, sed kontraŭe, la estetiko? (sonkombinoj, la "melodio" kaŭ poezieco) de lingvoj. Ekzemple, li trovis la Kimran vorton wybren [ŭibren] pli trafa (konvena al ĝia signifo, kiu ĉi-kaze estas "ĉielo") ol la Angla sky [skaj]. Iam dum junaĝo li hazarde malkovris Finnan gramatik-libron, kaj li klarigis sian ĝojiĝon tiel ĉi: "Estis kiel ektrovi kelon plena je tiklaj vinoj, neniam antaŭe gustumitaj. Tio tute ebriigis min."

En lia vivo lingvoj rolis samkiel muziko en alies vivoj, kaj samkiel muzikameganto emas krei propran muzikon, li frue ekkreadis siajn proprajn lingvojn. Tio estis procezo kiu pludaŭradis dum lia tuta vivovojo, kaj kiu fakte estis lia kaŭzo ekskribi - li deziris mondon por siaj lingvoj. El liaj lingvoj, la plej konataj estas la Elfaj, antaŭ ĉio la Kvenja? (Quenya). Ĝi dividas kelkajn trajtojn kun Esperanto (ekzemple, sama distribuo de artikoloj, -(e)nna montras direkton, ktp), sed tamen aspektas pli matura, nature evoluiĝunta lingvo, ĉar celoj liaj tute malsamis al tiuj de Zamenhof: Tolkien intencis kapti la belon de lingvoj kreskintaj dum senmezuraj eraoj, kaj parto de jena belo estis por li la tielnomataj "nelogikaĵoj".

Alia aparta valoro lingva estis por li ĝia emo kreigi mitologion. Li amase legis dum junaĝo, kaj trovis en la mitoj memstaran veron. Li favoris la literaturon nord-eŭropan, elstare la pra-Skandinavian, la pra-Anglan (fama estas lia disertacio pri Beowulf?) kaj la Finna naci-epopeon Kalevala?. El moderna literatura lin interesis nur grajneto krom sciencfikcio?.

Lia plej granda amo, tamen, nomiĝis [Edith BRATT]?. Ili konatiĝis en 1908, kiam havis Tolkien 16 jarojn kaj ŝi 19. Post la morto de sia panjo, Tolkien kaj la frato Hilary plurjare loĝis ĉe onklino, sed menciitajare ilia prizorganto Pastro Francis decidis translokigi ilin al s-ino Faulkner en Birmingham. Tie ankaŭ loĝis sengepatra, malhelhara belulino, kaj post nelonge ŝi kaj Tolkien profunde enamiĝis. Ilian amon, tamen, malkovris severeca Pastro Francis, kaj kiam Tolkien havsi 18 jarojn, li (kune kun sia frato) estis devigita translokiĝi kaj rompi la kontakton kun sia kara. Je sia plenrajtiĝo je 21, li rekontaktis ŝin, kaj sukcesis persvadi ŝin rompi ĵusan fianĉiĝon. Ĵus poste, en 1916 ili geedziĝis. Edith naskis al ŝi kaj Tolkien 4 idojn: John (iĉo, 1917), Michael (iĉo, 1920), Christopher? (iĉo, 1924), kaj Priscilla (ino, 1929).

Tolkien iris al Oksfordo (kolegio de Exeter) pro studi la anglan lingvon kaj ĝian literaturon. Li diplomiĝis en 1915 kaj en 1916 li edziĝis kaj iris al milito. Li batalis en la [Batalo de Somme]? -- li travivis, sed du el liaj bonaj amikoj estis mortigita. Li malsaniĝis kaj revenis al Anglio.

En 1925 li fariĝis profesoro de la anglosaksa en Oksfordo ĉe la kolegio Pembroke kaj poste, 1945-59, profesoro de angla lingvo kaj literaturo ĉe la kolegio Merton en Oksfordo. Li estis unu el la plej bonaj filologoj de sia tempo. Li studis pri la lingvo kaj literaturo de la [West Midlands]? (Okcidentaj Mezlandoj) de Anglio, precipe en Beowulf?, [Ancrene Wisse]? kaj [Sir Gawain and the Green Knight]?.

Dum siaj lastaj jaroj Tolkien frontis plurajn problemojn (morto de Edith, iritantaj fanoj? kiuj daŭre altelefonis kaj leterpetis) kiuj malebligis la finverkadon de la Silmariliono, la vera vivoverko lia. Ĝin redaktis kaj eldonis lia filo Christopher? tuj post lia morto. Tolkien kuŝas entombigita kune kun sia edzino en Oksfordo?.

Verko

Dum la jardekoj kiel profesoro kaj poste, 1925-73, li verkis kaj perfektigis siajn librojn pri Mez-Tero. Li rakontis pri [Bilbo Baggins]? al siaj infanoj kaj, en 1937, eldonis la rakonton kiel La Hobito. Post tio, li verkis aliajn librojn pri Mez-Tero: La Mastro de l' Ringoj (eldonita en 1954-55 kiel tri libroj pro longeco: La Kunularo de l' Ringo, La Du Turoj kaj La Reveno de la Reĝo) kaj La Silmariliono (1973, post lia morto).

La stilo de Tolkien ne estas eleganta kaj subtila, sed simpla kaj ĉarma kaj ankoraŭ ne-moderna. Li preferas la anglajn vortojn malnovajn (anglosaksidajn) kaj mallongajn, ne la novajn ("eksterlandajn", latinidajn) kaj longajn. Tio donas al liaj skriboj la econ de antikva fabelo.

[CS Lewis]?, alia profesoro de literaturo ĉe Oksfordo, kiu ankaŭ inventis kaj skribis pri fantazia mondo (Narnio?) estis amiko de Tolkien. Kvankam Lewis tute admiris Tolkien kaj ties verkojn, Tolkien ne admiris la librojn de Lewis pri Narnio. La libroj pri Narnio ja estas bonaj, sed ne en la sama klaso kiel la de Mez-Tero. Ambaŭ Lewis kaj Tolkien estis seriozaj kristanoj, kaj ilia kristana mondbildo? profunde influis iliajn kreojn -- ambaŭ rakontis pri lukto inter la bono kontraŭ la miso, kie la miso estis pli forta (precipe per magio), sed la bono, post longa tempo, finfine venkas. Pri La Mastro de l' Ringoj, Tolkien diris, ke ĝi "fundamente estas religia kaj katolika". Kvankam la estimo de magio en la libro kaj la konduto de Frodo ja estas kristana, aliflanke neniu preĝas kaj neniu mencias Dion. Inter homoj, kontakto kun la supernatura estas limigitaj plejparte al sorĉistoj. Kaj la leganto ne scias ĉu Gandalf? estas sorĉisto, anĝelo aŭ kiu.

Tolkien diras ke liaj romanoj estas tute por amuzo kaj estas sen iu ajn profunda signifo. Ekzemple, la Ringo ne estas metaforo por la atombombo, la milito kontraŭ Saŭrono? ne estas subtekste pri la milito kontraŭ Hitlero?, ktp. Tamen, Tolkien agnoskis, ke [The Shire]? ("Hobitio", aŭ "Provinĉjo" en malbona esperantigo far [William AULD]?) estu spegulilo de lia infanaĝa Anglio, kaj ke kerne, la verko pritemas Morton?.

Ĉar la mono por tajpisto mankis al Tolkien, li devis retajpi siajn librojn antaŭ eldono.

La Mastro de la Ringoj estis tradukita el la angla en Esperanton de la fama Esperantisto [William AULD]?, kiu malgraŭ sia fameco bedaŭrinde maltrafis kelkajn trajtojn gravajn por Tolkien, interalie la tiulibran anglecon (esperantigante, ekzemple, la nomon Bilbo Baggins > Bilbo Baginzo li kaj detruas la signifon (Bilbo Saketoj) kaj la anglecan sonon de tiu nomo). Partoj de ĉapitroj estas [disponeblaj sur la reto].

Ankaŭ ekzistas traduko de la Hobito.

Tekstoj rete troveblaj

Esperantlingvaj:

Eksteraj Ligiloj:


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 1:10 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: