[Hejmen]Anglosaksa Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La angla lingvo inter 500-1000, inter la invado de germanoj en Brition dum la disfalo de la [roma imperio]? kaj la alveno de [Vilhelmo la Konkerinto]? en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva germana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun multaj finaĵoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf?.

Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo.

Specimeno

Patro Nia:

Fæder ure þu þe eart on heofonum, Si þin nama gehalgod.
to becume þin rice, gewurþe ðin willa, on eorðan swa swa on heofonum.
urne gedæghwamlican hlaf syle us todæg, and forgyf us ure gyltas, swa swa we forgyfað urum gyltendum.
and ne gelæd þu us on costnunge, ac alys us of yfele.
soþlice.

Historio

Dum la jarcento V, kiam la Romia Imperio putriĝis kaj malfortiĝis en Okcidenta Eŭropo, iuj germanoj forlasis la nunan Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita de la germana de la kontinento, la germana de la insulo fariĝis, iom post iom, nova lingvo: la angla. La germanoj de la insulo ankaŭ fariĝis gento nova: la angloj.

Iuj vortoj el la latina de la mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple cheese (fromaĝo, el la latina caesus), wine (vino), street (strato) kaj bishop (episkopo). El tio vi povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio.

La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la angla kiuj ekzistis en Britio eĉ antaŭ la alveno de keltoj. Unu el tiaj antaŭkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita kiel "ini-mini-majni-mo"). Neniu scias de kie ĉi tiu devenas, sed ĝi estas multe pli malnova ol la angla. Eble ĝi unufoje signifis, antaŭ kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, "unu-du-tri-kvar".

La angloj lernis skribi kaj legi de kristanaj misiistoj el Irlando. Tial ili skribis sian lingvon laŭ la latina alfabeto. Tiel komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj la sono de la angla buŝo nur hazarde akordis. La angloj grincis dentojn kaj klopodis vesti sian lingvon en ŝtreĉan latinan kostumon. Eĉ hodiaŭ ili suferas pro tio.

La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple, ĝi havas sonon literumita kiel "gh". Ĝi estis al la Esperanta "g" kiel "ĥ" estas al "k". Eĉ hodiaŭ, "gh" ankoraŭ strange aperas en anglaj vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge malaperis. La sono literumita kiel "th", sono nekutima inter lingvoj eŭropanaj, ankoraŭ restas en la angla (almenaŭ ekster Brooklyn).

En la jarcento IX, angla literaturo aperis. La plej fama estis la epopeo Beowulf.

En la jarcento X la vikingoj atakis orientan Anglion kaj eĉ transloĝiĝis tien. Ilia influo super la angla vortaro? estis granda: vortoj tiel vulgara kiel egg (ovo), eye (okulo), take (preni), sky (ĉielo), root (radiko) kaj window (fenestro), devenas de la vikingoj (aŭ la danoj, kiel la angloj nomis ilin). Window devenas de wind-eye ("vent-okulo").


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 22, 2002 5:12 am by kirsti.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: