[Hejmen]Silmariliono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Literaturo > Tolkien > Silmariliono

La Silmariliono (angle The Silmarillion [zi SILmerilien], el Kvenja? titolo Quenta Silmarillion [kŭenta SIlmarillion] "Rakonto [de la] silmariloj (kŭenje Silmarilli, genitive -on)) estas libro unuafoje eldonita anglalingve en 1973 far [Christopher TOLKIEN]?. Kune kun aŭtoro [Guy KAY]? li redaktadis kaj finpreparis vastan gamon da skribaĵoj postrestantaj ĵus mortintan Tolkien. La tasko estis malfacila, ĉar la tekstoj spanis el la tuta vivodaŭro de Tolkien, kaj tre variis: Jenaj longis, jenaj mallongis, jenaj nefinitis, kaj jenaj uzis nomojn ne kongruantajn kun la resto. La Silmariliono estis la vera vivoverko de Tolkien, por kiu La Mastro de la Ringoj estis nure flanka afero, kaj ŝajne Christopher tro senatente publikis la sufiĉe koncizan verkon: Jaron post jaro poste li eldonadis mankantajn aŭ variajn tekstojn, ĉu en Unfinished Tales ("Nefinitaj Rakontoj"), ĉu en la seriego The History of Middle-earth ("Historio de Mez-Tero", ĝis 2002 12 volumenoj).

Enhavo kaj stilo:

Kompare kun La Mastro de la Ringoj kaj La Hobito, la Silmariliono estas komplika libro - laŭ frua buŝ-recenzisto vera "[Malnova Testamento]?". Parte ĉar la lingvaĵo estas pli antikveca, parte ĉar apenaŭ aperas hobitoj, sed ĉefe ĉar ĝi ne vere havas unu kontinuan rakonton en si, sed multajn! Ĝi pritraktas la tutan historion de Mez-Tero?, ekde ties ekkreiĝo far Dio ĝis kie finas La Mastro de la Ringoj - spano trans jarmiloj, kun senfinaj luktoj inter "bonuloj" kaj "malbonuloj", kaj eĉ inter la bonaj mem: Kaj Elfoj? kaj Homoj interbatalas. Ĝi estas morna kaj ŝajne senespera libro, sed tre bela ĝuste pro tiu nigro, ekpenetrita de lumo, io kio donas al ĝi aparte keltan? trajton. Resumege:

Jen la vera Quenta Silmarillion. Alie la libro entenas interalie rakonton pri Númenor (la Atlantido? de Tolkien), insulo kiun bonaj homoj ricevis donace de la Gedioj post la Granda Batalo, kaj kiel Homa avido finfine sinkigis ĝin kaj ŝanĝis la mondon de ebena cirklo al ronda globo kian ni konas ĝin hodiaŭ kaj dum la epoko de la Hobitoj.

La Silmariliono ankoraŭ ne trovis sian Esperantan tradukiston.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 3:48 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: