[Hejmen]Zamenhof

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ludwik Lejzer ZAMENHOF (1859-1917) estas la inventisto de Esperanto. Li estis okulkuracisto kaj filo de lingvoinstruistoj. Li plenaĝiĝis en la urbo Bjalistoko? (tiam en la rusa imperio de la caroj, nun en Pollando), kiu havis multajn lingvojn kaj multajn miskomprenojn. La nomo de Esperanto devenas de lia plumnomo: [Doktoro Esperanto]? -- iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis ke Esperanto fariĝos la sola monda lingvo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Al li, Esperanto estis invento kiel evidenta, utila kaj konvena tiel la poŝto aŭ la telefono.

La lingvoj de Zamenhof:

Lia patro parolis la rusan, lia patrino la jidan. Li ŝatis la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj. Li povis legi libere la francan.

Zamenhof ankaŭ fondis homaranismon? por interpacigi la religiojn.

El la tri gefiloj de Zamenhof, ĉiu estis mortigita de la naziistoj?: lia filo Adamo de la polico en Varsovio? sub ordono el Berlino; kaj liaj du filinoj, Lidja? kaj Sofia, en la gasĉambro de Treblinka? en 1942.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 29, 2002 8:34 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: