[Hejmen]Anglio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Britio > Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de la nacioBritio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono?.

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko? kaj la [Maro Norda]? apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo? inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.

Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika [Golfa Fluo]?.

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj?, ĝermanoj kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio?.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 1, 2002 1:35 am by pc-208-211.hf.uib.no (diferencoj)
Serĉu: