[Hejmen]Mito

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Literaturo > Mitologio > Mito

La deveno de la universo povas esti klarigita per modernaj astronomoj kaj astrofizikistoj, dum arkeologoj kaj historiistoj provas klarigi la devenon de homaj socioj. En la fora pasinteco, antaù iu sciencoj ekzistus, la komencoj de la mondo kaj de socio estis klarigita per mitologio.

La vorto mito estas ofte erare komprenita kun signifo fikcio, io kio neniam okazis. Mito estas vera metodo por pripensi la pasinton. Unu konata historiisto de religioj, unufoje deklaris: "Mitoj sciigas nur tion kio vere okazis." Ĉi tio ne signifas ke mitoj ĝuste klarigas tion kio fakte okazis. Ĝi faras nur sugeston, tamen malantaŭ la klarigo estas tio, kion oni ne povas nek vidi nek ekzameni.

En antikva tempo niaj foraj prauloj por klarigi por si nekompreneblaj kaj sakramentajn eventojn verkadis diversajn rakontojn kaj historiojn, kiuj transportadis de unu generacio al alia. Tiel aperis mitoj kaj legendoj. Mito estas tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia, drameca karaktero. Mitoj respegulis fantastikajn imagojn de antikvaj homoj pri la aranĝo de la universo, naturo kaj homa historio.

Mito estas neapartigebla de religio. Ambaŭ kredas je ekzisto de supernaturaj fortoj. Unu el la plej bonaj mitologiaj libroj estas Iliado de Homero, kiu sciigas pri la Trojana Milito. Neniu leganto de la libro hodiaŭ akceptas Homeran raportaĵon kiel historie faktan rakonton. Eble estas eta dubo, tamen che iuj tempoj antaŭ multaj jarcentoj Homero vivis kaj tie vere okazis milito inter la Grekaj civitoj kaj la loĝantoj de nordokcidenta Azio Malgranda.

Oni povas klasifiki mitojn laŭ temoj, priskribitaj en ili, menciindas mitoj pri

[Deveno de la Universo]? - [Deveno de la Tero]? - [Universala Diluvo]? - [Kreado de Homo]? - [Fino de la Mondo]? - [Suno kaj Luno]? - [Dioj kaj Herooj]?,

kiuj varias de unu popolo al alia. La plej konataj kaj riĉenhavaj naciaj mitologioj estas:

Sumera? - Egipta - Greka - Romana? - Skandinava? - Orienta?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 12, 2002 2:04 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: