[Hejmen]Gota Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > [orienta Ĝermana]? > Gota
nomo: ??
parolantoj: mortinta (floris ĉirkaŭ 500).
landoj: okcidenta Eŭropo post la disfalo de la [romia imperio]?
origino: el la ĝermana
skribo: adaptiĝo de la greka
specimeno: la Patro Nia:

atta unsar þu in himinam weihnai namo þein
quimai þiudinassus þeins wairthai wilja þeins
swe in himina jah ana airþai hlaif unsarana
þana sinteinan gif uns himma daga jah aflet uns
þatai skulans sijaima swaswe jah weis afletam
þaim skulam unsaraim jah ni briggais uns in
fraistubnjai ak lausai uns of þamma ubilin

La gota lingvo estis antikva ĝermana lingvo kiu floris en la 6-a jarcento post la disfalo de la [romia imperio]?, kiam la gotoj regis Hispanion, sudan Francion kaj Italion, inter aliaj. Nun mortinta, ĝi estas antikva kuzo de la moderna angla kaj germana lingvo.

La gota lingvo restas en nur deko de dokumentoj, sed tiuj estas la plej antikvaj skriboj de iu ajn ĝermana lingvo. La plej fama el la dokumentoj estas la Arĝenta Libro, luksa evangliaro.

Ĉar la gotoj estis kristanigitaj de Vulfilo?, misiisto el Konstantinopolo?, la gota estas skribita en skribo grekeca kun aldonaj runoj?, ne latina. Antaŭ la gotoj kristaniĝis, ili skribis per runoj. Pli da informo pri la gota alfabeto troviĝas ĉe [Skriboj de la Mondo].

Nomoj hispanaj kun finaĵo de -ez (ekzemple, Fernandez, Gonzalez) estas el gota origino.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 11, 2002 7:17 pm by jacob.student.uib.no (diferencoj)
Serĉu: