La Mastro de la Ringoj (angle The Lord of the Rings [ze lod ev zi ringz]) estas la ĉefverko de Tolkien, kaj ofte konsiderata unu el la ĉefverkoj de literaturo. Post la sukcesega apero de La Hobito (1937?, lia eldonisto [Rayner UNWIN]? petis al Tolkien skribi iom pli pri hobitoj. Tolkien mem ne vere deziris tion; li pentis pri la infaneca stilo de La Hobito kaj preferus finskribi kaj eldoni sian vivoverkon Silmariliono. Tamen, li komencis novan hobitan aventuron, kiu baldaŭ evoluis tute el lia kontrolo, kunplektiĝante kun la Silmariliona mitologio kaj tute eskapante la kontrolon de la aŭtoro. Dum ĉirkaŭ 20 jaroj li dumvespere kaj nokte verkis, reverkis, plibonigis mitojn kaj lingvojn kaj mapojn, tajpis kaj retajpadis. Finfine, rakontego en ses libroj kun pli ol mil paĝoj kaj eksterrakonta informoaldono pretis, sed pro kostoj la eldonejo decidis trionigi ĝin, eldonante ĝin kiel:
Tamen, sian tutmondan populariĝon vere akiris la libro nur post ties malkar-libriĝo kaj furoro inter la hipioj en Usono dum la 1960-oj.
La Mastro de la Ringoj pli ol iu ajn libro ekde Ŝekspiro influis la modernan mondon. Ĝi estis ekpafo por tute nova ĝenro [moderna fantasto]? kaj kvazaŭ Biblio por la [Hipia revolto]?. Ĝi ankaŭ estis la inspiro por centoj da filmoj kaj la rekta instiganto de kelkaj, plej ĵuse la Mastro de la Ringoj-trilogio far [Peter JACKSON]?. Pro ĝia vasta aprezateco, la literaturaj fakuloj ne multe interesiĝis pri ĝi, senkone kaj superface juĝantaj ĝin banalaĵo, kaj tial Tolkien neniam ricevis la [Nobelan literaturpremion]?. Ĉiukaze, la vero estas ke La Mastro de la Ringoj estas genia kaj unika verko, kies komparojn kaj komprenigojn oni ne serĉu inter modernaj [psikologiaj romanoj]?, sed inter verkoj de la Romantiko?kaj de la Mezaĝo? (sagaoj?, mitoj? ktp.).
Stilo kaj enhavo
Kiel dirite, La Mastro de la Ringoj estas ampleksega rakonto, interteksante la plej diversajn fadenojn de lingvo, mitoj, historio ktp. Supraĵe oni povas doni etan resumegon:
Frodo BAGGINS, adoptito kaj nevo de hobito Bilbo Baggins el La Hobito heredas ties magian ringon. Vizitas lin magiisto Gandalf?, kiu malkaŝas, ke la ringo de Frodo egalas la Ringon forĝitan far satan-servinto kaj duondio Sauron? por kontroli la mondon, sed antaŭ jarcentoj perditan dum batalo. Jam onidiroj pri la retrovo atingis la Sauron, kiu sendintis siajn servantojn tramonden, serĉantaj la Ringon... Tial Frodo devas fuĝi el Hobitio kun la Ringo, unuavice alportonte ĝin al la domo de elfestro Elrond, kie estos konsilio. Kun li iras servisto Sam kaj du amikoj. Survoje ili renkontas Aragorn, heredonto de la trono de Gondor kaj eksa regno Arnor. La konsilio fine lasas Frodon porti la Ringon, ene de 9-persona kunulara diversetna, detru-cele al Mordor, lando de Sauron kaj forĝejo de la Ringo. Post multaj malfacilaĵoj, streboj, bataloj kaj ploroj, Frodo atingas Sortomonton kaj devas liberigi sin de la Ringo, per ĵeti ĝin flamaren...
La lingvaĵo estas riĉa kaj simplece bela, spicita kun abundo da poemoj kaj priskriboj de naturo. Kio eble plej allogas, estas la magio de la Tolkiena pejzaĝo: Ĉie troviĝas nomoj kaj memorigiloj pri pli antikvaj tempoj kaj foraj lokoj; jen ververa spruĉilo por la kreivemaj semoj kaŝataj profunde en ĉies mensoj.
Kialo de la verko
Tolkien propravorte havis neniajn moralajn aŭ alegoriajn kialojn ekskribi la verkon - li simple deziris amuzi sin mem kaj espereble la legantaron per bonega rakonto. Iam li kaj amiko C. S. Lewis? plendis pri la melintereseco de moderna literaturo: "Estas maltro da libroj niagustaj. Ni verku ilin mem!"
Tamen, la magieco de la libro igis multajn raciemajn homojn serĉi je pli "profundaj" intencoj alegoriecaj, interalie:
Tiun lastan punkton, Tolkien iomete agnoskis, ĉar laŭ li Hobitio vere reprezentas lian infanaĝan Anglion senindustrian. Alikaze li diris, ke kerne la libro temas pri morto.
Pri siaj kritikantoj Tolkien restis trankvila. Iam ŝerce li skribis:
(Libera esperantigo:)
La Mastro de la Ringoj ekzistas en esperanta traduko far [William AULD]?. Ĝi estas iom fuŝa (interalie la traduko estas tute malrespekta al nomado), sed tamen ĝuebla. Mendeblas [cxi tie].