[Hejmen]La Hobito

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Literaturo > Tolkien > La Hobito

La HobitoTien kaj Reen (angle The Hobbit - or There and Back Again [zi hobit o ze en beke gen]) estas libro far Tolkien, unue rakontita por ties infanoj, poste pliampleksigita libren kaj eldonita en 1937?. La Hobito estis la vera debuto por Tolkien kiel populara aŭtoro, kaj ĝia furoro pretigis la vojon por la giganta La Mastro de la Ringoj.

Stilo kaj enhavo:

Kompare kun la aliaj verkoj de Tolkien, La Hobito vere estas porinfana libro. La lingvo estas pli facila, pli klariga, pli amuza. Poste li profunde pentis pri tio, ĉar ĝi donis al lia mitologio nekoheron. Tial, li je la apero de La Mastro de la Ringoj li devis revizii kaj reeldoni la libron en pli matura stato.

"En truo en la tero loĝis hobito..." Tiele komencas la libro. Ĝi, simple, temas pri la hobito Bilbo Baggins, kiu, vivinte komfortan vivon, subite vizitatas far la sorĉisto Gandalf? kaj dekdu gnomoj?. Drako Smaug forĉasintis la gnomaron de ties monto Erebor, kaj nun kuŝas en la mont-interno sur sia kolektita trezoro kiel daŭra minaco por gnomoj kaj homoj. La ok vizitantoj konvinkas Bilbon kunveturi al Erebor por eble friponi la drakon per hobita ruzo. Survoje ili devas transpasi multajn agrablojn kaj malagrablaĵojn, menciindas la domo de ursoviro Beorn, grandega arbaro de Elfoj?, kaj antaŭ ĉio nebula montaro, en kies mezo perdiĝas Bilbo, ektrovas magian ringon kies kapablo senaperigi la portanton savas lin de la povra estulo Gollum. Finfine la ularo atingas la monton, kaj sukcesas elinstigi la drakon, kiu baldaŭ trovas sian morton je sago. La gnomoj reprenas potencon monte, kaj Bilbo povas hejmeniri. Sed, kaj li kaj la Ringo reaperas en La Mastro de la Ringoj

La Hobito egzistas en Esperanta traduko, kiu malgraŭ gravaj makuloj estas leginda. Mendeblas je http://www.esperanto.be/retbutiko


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 13, 2002 9:09 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: