[Hejmen]Finna Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj familioj > Urala? > Finn-Ugra? > Finna
nomo: Suomea
parolantoj: 6 milionoj (el kiuj 4,7 milionoj en Finnlando)
landoj: Finnlando, (Svedio)
origino: Urala?, pli precize Finn-Ugra?, parenca al la Estona, Samea kaj, pli fore, Hungara lingvoj.
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:

Isä meidän, joka olet taivaissa.
Pyhitetty olkoon sinun nimesi.
Tulkoon sinun valtakuntasi.
Tapahtukoo n sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.
Anna meille tänä päivänä jokapäiväinen leipämme.
Ja anna meille anteeksi velkamme,
niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.
Äläkä saata meitä kiusaukseen,
vaan päästä meidät pahasta.
(Sillä si nun on valtakunta
ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)
Aamen.

Famaj aŭtoroj de la finna

[[Elias LÖNNROT]] - [Mika WALTARI]?

Finnaj vortoj en Esperanto:

 saŭno?, Suoma(1), lirli(2), kantelo?(3), runo?(4), madala(5), oj!(6), raŭmismo(7)


Notoj:

(1) "Finna" ĝermandevenas
(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala?
(3) finna liuto?
(4) vers-tipo
(5) antikvaĵo, signifinte "malprofunda" laŭ la finna 'matala', uzita de frua poeto en la unua eldono de [Esperanta Antologio]?
(6) signifo: ha!; he!; ho ve! Famigita de esperantista Finna hiphop?-grupo Dolĉamar? en ties furoranta repo? "Ĉu vi pretas?" ("Oj! kriegis mi…")
(7) Laŭ la devenurbo Rauma?.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 5:38 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: