Geografio >
Eŭropo >
Rusio > Inguŝio
Inguŝio (Inguŝetio) estas Respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1810 en konsisto de Rusio. Dum 1921-24 en Montara ASSR. En 1924 fondiĝis Inguŝa AO. Dum 1934-92 en Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.
- Areo: ĉ. 4,6 mil kv.km;
- Loĝantaro: ĉ. 200 mil; inter ili inguŝoj - 150 mil.
- Ĉefurbo: Nazran.
- Nova historio: Post disfalo de USSR la unua eksplodo de interetna violenco okazis en Norda Kaŭkazio. Fine de oktobro 1992 dekoj da miloj Inguŝoj estis forpelitaj el siaj hejmoj, nome el Prigorodni distrikto de Nord-Osetio. Ĉi tiu teritorio estas diskutata kun osetoj. Ĝis 1944 Inguŝoj loĝis en la nomita distrikto kaj laŭ dekreto de Stalin estis deportitaj en Mezazion. Post reabilito de Inguŝa popolo, ili revenis al siaj hejmoj, kio kauzis daŭran malkontenton inter du etnoj. Nun la konflikto estas konservita.