[Hejmen]Demokratio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Hejmpaĝo > Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Demokratio

Demokratio estas la regado de la popolo, far la popolo, por la popolo. Ideale, demokratio fondas identecon inter la regantoj kaj la regatoj.
(Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.)

Demokratio supozigas la kunecon de tri kondiĉoj :

Egaleco.
Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri deveno, raso, sekso aŭ religio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj : el tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. ~ Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj jurreguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon).

Leĝeco.
Larĝasence, leĝeco signifas obeo al la jurreguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu jurreguloj, kiuj estas adoptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj. En demokratio, la civitano estas kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.

Libereco.
Demokratio supozigas ian politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). ~ Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la plublikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj vere priinfluas la politikan vivon.

Malgraŭ ĉi tiuj tri kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas danĝeri : premo de la malplimulto far la plimulto, risko de decidoj atencantaj liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas statuson por la malplimulto, tiel ke ĉi tiu povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo.


/Priparolu? pri Demokratio.

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 7, 2002 7:35 pm by Xavy (diferencoj)
Serĉu: