[Hejmen]Lenino

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lenino (1870-1924) rusa revoluciisto kaj politika pensinto, estris la Rusan Revolucion en 1917, fondinte lian partion, la bolŝevistoj en 1903. Li estis la unua kiu sukcese aplikis la ideojn de Markso al reala nacio, farinte Rusion komunista. Li estas unu el la plej bona revoluciisto de historio kaj, klare, unu el la plej influaj homoj de la jarcento X. Li regis Rusion kaj ĝian imperio?n (renomite la Sovetunio) dum 1917-24.

Liaj komunistaj ideoj disvastiĝis al Ĉinio, kie Mao Zedong ŝanĝis kaj aplikis ilin al sia lando.

Lenino estis naskita en Simbirkso kiel Vladimiro Iljiĉo ULJANOVO en 1870 al instruisto, kiu fariĝis lernejestro. En 1887 lia frato partoprenis en komploto mortigi la caron, Aleksandro? III, kaj estis mortpunita. Tio radikaligis Leninon, kiu studis la leĝon kaj fariĝis advokato, sed baldaŭ fariĝis revoluciisto, predikante marksismon al la proletaro?, precipe en Sankta Petroburgo.

En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis kaj li prenis la plumnomon Lenino. Li estis liberigis en 1905 kaj foriris Rusion, loĝinte en okcidenta Eŭropo, precipe Germanio kaj, dum la mondmilito, Svislando.

En 1917 la caro falis kaj, kun la helpo de Germanio, Lenino revenis al Rusio en vagono fermita, post du jardekoj de ekzilo. En julio, li, kun Trotskio, penis renversi la malfortan demokration, kiu anstataŭigis la caron. Ili fiaskis. Lenino estris la bolŝevistojn, la pli granda kaj pli radikala el la du tiamaj komunistaj partioj. Fine en novembro (oktobro laŭ la tiama kalendaro), la bolŝevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lenino retiras Rusion el la mondmilito kaj grade metis la landon, kiu estis ŝirita de interna milito, sub sia rego.

Kvankam Markso diris ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lenino kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis. La grupo kaj ĝia registaro, diris Lenino, grade forvelkus, anstatŭigote de socio sen klaso, sen propraĵo, sen registaro. Dume, lia komunista registaro regis pro la proletaro, forprenite la bienojn, bankojn, fabrikojn, ktp, for de la riĉularo kaj en la manon de la ŝtato?.

Lenino vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la fina etapo de kapitalismo? kaduka.

Kvankam Lenino estis politika genio?, kapitalismo ne falis kaj lia komunista ŝtato ne forvelkis. Anstataŭ, komunismo en Rusio mem kadukiĝis kaj, en 1991, falis. Kaj kun komunismo, falis la statuoj de Lenino.

...

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 7, 2001 12:31 am by Jerry MUELVER (diferencoj)
Serĉu: