[Hejmen]La Rusa Imperio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La rusa imperio estis imperio de Rusio kiu daŭris dum 1721-1991. Ĝi estis fondita de [Petro la Granda]? en 1721 kaj fine disfalis je 1991. Antaŭ 1917, ĝi estis regita de la caro?, la imperiestro. Sed post 1917, la imperio estis refondita de Lenino post la [Rusa Revolucio]? kiel komunista? reĝimo sub la nomo la Sovetunio.

La imperio rigardis sin kiel la posteulo de [la roma imperio]? kaj [la bizanca imperio]?.

Ĉe sia pinto ĉirkaŭ 1980, ĝi rekte regis la nunajn naciojn de Rusio, Litovio, Latvio, Estonio, Ukrajno, Moldavio, Taĝikio?, Kazaĥlando?, Kirgizlando?, Turkmenio?, Uzbekio, Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio.

Aldone, ĝi nerekte regis la nunajn naciojn de Pollando. Slovakio, Ĉeĥio, Rumanio, Hungario, Bulgario, Jugoslavio, Bosnio?, Kroatio, Slovenio, orienta Germanio, Nord-Koreio, Kubo, Mongolio?, kaj, portempe, Afganistano.

Inter aliaj, la rusa imperio etendis eŭropanan civilizon al Siberio?, pacigis centran Azion, venkis Napoleonon? kaj Hitleron?, enkondukis komunismon? kaj sendis la unuan homon en la kosmon.

Sub la caroj, rusa literaturo floris: Dostoevskio?, Tolstojo?, ktp. Sed, aliflanke, la imperio estis ekonomie kolonio de okcidenta Eŭropo. Laŭ Lenino, la bankistoj de Germanio tenis pli da potenco super Rusio ol la caro kaj liaj soldatoj.

En 1905, la imperio estis tiel malforta, ke Japanio venkis ĝin en milito en Manĉurio?. La [Granda Milito]? plue malfortigis la imperion tiel, ke ĝi estis renversita en la [Rusa Revolucio]?. Sed Lenino, spite de lia fervora libro kontraŭ imperialismo, ne liberigis la ne-rusajn landojn de la imperio.

....


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 4, 2002 9:43 pm by Christophe FOUCHER (diferencoj)
Serĉu: