[Hejmen]Stefano KALB

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (aŭtora ŝanĝo)

Ŝanĝis: 16,59c16
Via mesagxo:


* Mi vidas multajn nomojn de landoj en la Vikipedio kiuj estas aliaj ol la kutimaj kiujn mi antauxe vidis. Do mi scivolas kiun fonton oni uzas por landonomoj. Eble multaj homoj uzas tiujn strangajn, sed mi vidis sxangxon de vi plej laste, kiam vi sxangxis Luksemburgon al Luksemburgio en Unuiĝintaj Nacioj. Mi havas multaj listoj (ne kun mi nun, do ne eblas kontroli en ili), sed rete mi oftas uzas tiun cxi liston de landoj (kaj lingvoj kaj popoloj kaj monunuoj kaj tiel plu):

: La landoj de l' tero laux La Jaro http://www.esperanto.be/fel/jar/landoj.html

: Jacob SCHWARTZ

** Mi jxus trovis ke la pagxo de Utilaj informoj ligas al TTT-ejo pri landoj (nomoj, informoj, ktp) en Esperanto. Ankaux en gxi estas Luksemburgo, ekzemple. Jacob SCHWARTZ
** Pardonu min por aldoni multe al via pagxo, sed nun mi vidas la problemon. Mi kutime uzas la sistemon Novjorko/Novjorkurbo, Meksiko/Meksikurbo, Luksemburgo/Luksemburgurbo, kiun ankaux uzas la TTT-ejo pri landoj. Kiel ni decidos kiun ni uzos cxi tie? Jacob SCHWARTZ
** Interese, mi kutime uzas Novjorkio/Novjorko, Vasxingtonio/Vasxingtono, Meksikio/Meksiko, ktp. Por la Meksika problemo, ni uzas Meksikio por la lando kaj Meksikurbo por la urbo. Tiel neniu konfuzigxus... Ni gxenerale elektas nomojn laux Google kaj la lokuloj. --Chuck SMITH

El Stefano KALB mem: unuafoje mi renomis la artikolon pri Luksemburgio kiel "Luksemburgo", sed tiam mi vidis, ke tio estas la nomo de la cxefurbo, do mi renomis gxin "Luksemburgio".

** Hrm, mi ne konas la historion de la vorto -- sxajnas ke "burg" indikas urbon, cxu ne? Do eble tiu cxi kazo estas nekutima, sed pri la uzado de "-i" aux io por indiki la landon kaj nenio aldona por indiki la urbo, tio malplacxas al mi. Mi demandus, ekzemple, cxu la luksemburga estas lingvo de urbo, sed pro la "burg" eble tiu cxi estas nebona ekzemplo. Do, elektu alian tian naci-nomon. --Jacob SCHWARTZ

Gxenerale mi favoris la liston indikitan en Utilaj Informoj, kiu estas la listo de Bertilo. Sed mi ankoraux konsideras la nomojn de Brion VIBBER en liaj belegaj mapoj kaj la konsilon de Google pri la plej ofte uzata formo.

** Mi nur volas auxtoritatan fonton, por ke, unue, niaj nomoj havu auxtoritaton, kaj, due, ke cxiuj legantoj povas trovi la nomojn en la libroj/fontoj kiujn ili havas cxemane. (Eldonajxoj kiel Jarlibro kaj La Jaro, vaste dissenditaj estas al mi auxtoritataj). Mi alte respektas Bertilo-n, do lia verko estas bona auxtoritatajxo. Lia listo fakte indikas la liston de La Jaro kiel fonto, sed sxajne ne uzas cxiujn partojn. Kaj, lia listo indikas ke gxi bazigxas sur decido/eldonajxo de la [Akademio de Esperanto]? kiu certe havas auxtoritaton! (Sed Bertilo atentigas ke ne cxiuj, ecx li, akceptas cxiujn punktojn de la decido.) Do mi trankviligxos pri tiaj fontoj, sed la uzado de Google estas laux mi tute evitenda afero (la numeroj ne indikas kion vi celas pro multaj multaj multaj kialoj, kaj ecx se ili ja estus, estas aliaj kialoj kial ne uzi gxin -- la ideo tute maltrankviligas min). Mi aldonu ke mi havas etajn problemojn kun la listo de Bertilo: mi preferas paroli pri Barato, ekzemple. (La logxantaro jam ne akceptis la nomon "Hindustan" en la lokaj lingvoj, sed tio estas efektive kion ni uzas en Esperanto kun Hindio kaj Hindujo.) Kaj mi alkultimigxis al la uzo de Uzbekio, Afganio, Tajxikio, ktp. Do Afganistano, Uzbekistano, ktp aspektis strange al mi. (Sed, nu, oni parolas pri Pollando, ne ofte pri Polio aux Polujo, kaj Pakistananoj uzas la nomon Pakistano, cxu gxi estas simile al Afganio kaj estu Pakio? Dependas je la deveno de la nomo, eble.) Mi volas pri-kontroli pli da fontoj por pli bone decidi mian starpunkton. --Jacob SCHWARTZ

Stefano KALB: Mi ankaux deziras liston auxtoritatan. Mi jam malsxparis multe da tempo pro konfuzo pri la gxusta nomo por lando. Sed mi ankaux deziras, ke la vikipedio estu utila por la plej granda nombro.

Tre bona ekzemplo: "Hindio" estas nomo euxropa, dum "Barato" estas la loka hinda nomo. Tion mi tute scias kaj rekonas: mi mem laboras kun hindianoj. Sed aliflanke, "Hindio" estas la formo sxajne preferata de Esperantistoj laux Google: el la TTT-pagxoj en Esperanto konataj al Google, 68% uzas la formon "Hindio", 27% uzas "Barato" kaj 5% uzas ambaux formojn.

Do sekve, kiam tipa Esperantisto sercxas la reton pri la granda lando en suda Azio, li probable entajpos la vorton "Hindio" multe pli ofte ol "Barato".

Do, se ni tute forvisxas la formon "Hindio" de la vikipedio, tiam la vikipedio estos tute nevidebla al la plimulto. Kaj, laux mia sperto kun la Enciklopedio Kalblanda, Google (kaj aliaj sercxiloj) klare estos la cxefa eniro al la vikipedio, ne la hejmpagxo de la Vikipedio kaj gxiaj indeksoj.
Kaj se "Hindio" ekzistas nur kiel pagxo alidirektanta, tio ne trompos Google-on.

**Mi ne forte havas opinion pri "Barato". Viaj kialoj pri sercxoj kaj rekonebleco estas interesaj kaj bonaj (kaj gxuste tiun rekoneblecon mi volas). Kaj, fakte, se ni uzus la liston de Bertilo, la Akademio, aux de La Jaro, tio estas bona por mi, kaj tiuj enhavas Hindio-n. (Kaj mi tenos min pri argumentoj pri kiel la mondo ne sxangxos se ni dauxrigos la tradiciojn.) Sed pri via deklaro ke "laux Google" estas jena nombro de Esperanto-parolantoj kiuj subtenas iu nomo... mi tute tute tute tute konstrauxe opinias. Google diras tute nenion pri preferoj de Esperanto-parolantoj! Ekzemple, se ni uzos la nomon Hindion, ni kontribuas al la nombro por tiu nomo, ecx se ni preferus uzi alian, do eble cxiuj volas uzi alian sed ni sxajnigis al ni ke ni cxiuj subtenas Hindion! (Ne eble, sed ekzemple.) Certe unu problem estas ke fontoj havas nek egalajn vocxdonojn nek raciajn relativajn vocxdonojn. Ekzemple, multaj vortlistoj estas cxie en la reto, do se iu listo estas vaste kopiita, gxia prefero estos la gajninto laux Google. Kaj se iu TTT-ejo skribas multe da artikoloj, tiam gxi pligrandigas sian vocxdonon. Kaj kiam mi sercxis la nomon Afganistano, la plejparto de la pagxoj montritaj estis ne-Esperantaj!!! Do Google ne kontroleblas por tiu nomo. Kaj cxu vi kontrolos cxiujn rezultojn de Google por jugxi la tauxgecon? Kiam mi sercxis "Afganistano Esperanto" kaj "Afganio Esperanto" tiam Afganio gajnis, sed la nombro estis 123, kiu estas tro malgranda por jugxi. Kaj cxu la homoj kiuj skribas retpagxojn estu la solaj vocxdonantoj. Cxu vi ne timas ke la kontrolita grupo estas ne-reprezentanta de la tuta parolantaro? Kaj... nu, cxu mi dauxrigu? Mi havas pli da plendoj...

Tial ni sercxas Google por la vorto + "kaj" + "la". Tiel gxi nur montras esperantajn pagxojn. --Chuck SMITH


Pardonu, mi ne sciis tion. Sed mi ankoraux dubas cxu tio tute sukcesas, kaj miaj aliaj plendoj restas. --Jacob SCHWARTZ

:Por trovi pagxojn en Esperanto, mi uzas la vorton + kaj + estas.

:La [Provo de Google]? ne estas perfekta kaj ja estas iomete cirkla, sed por mi gxi estas provo relative "neuxtrala" kaj klara. Mi ne kontrolas cxiun vorton, sed nur la dubindajn. Ekzemple: Birmo kaj Mjanmao. Vocxdonado de la grandaj kaj bonaj de Esperantio estus preferata, sed la Provo de Google estas multe pli rapida kaj disponebla.

:Sed en la kazo de la nomoj de nacioj (aux io simila), mi facile sekvus agnoskitan auxtoritaton -- ekzemple, la Akademio. Mi nun plejparte sekvas la liston de Bertilo.

:--Stefano KALB
Via mesagxo:

Mi loĝas en Stroudsburg, Pensilvanio, Usono, en la montaro 120 km okcidente de Novjorko. Mi Esperantiĝis en 1992. Mi estas programisto, precipe de Ĝavo kaj Perlo sur Linukso.

En januaro 1996 mi kreis kaj estas la redaktoro de la Enciklopedio Kalblanda, la unua reta enciklopedio en Esperanto (laŭ mia kono). En decembro 2001, ĝiaj artikoloj fariĝis la semo de la Esperanta Vikipedio. Mi nun kontribuas rekte al la vikipedio.

Mia familio devenas de Andreo KALBIUS (fl. 1828) el Stetino?, Pomerio?, apud la Balta Maro. Stetino nun estas Szczecin, Pollando, kie la Kalbioj aŭ formigris kiam Germanio cedis la urbon al Pollando post la falo de Hitlero?, aŭ restis kaj poligis la nomon al Kalbarczyk. Andreo mem transloĝiĝis al Bavario kaj sia filo, Johano Nikolao KALB, al Usono en 1853.

Vidu ankaŭ: vikipediistoj


/Deziratoj
/Artikoloj
Via mesaĝo:

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 9:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: