[Hejmen]Bavario

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Germanio > Bavario

Bavario (germane Bayern [bajern]) estas landero de Germanio, la sudoorienta, arbara kaj montara kvarono de la lando. Ĝi havas areon de 70.550 kv. km (20% da Germanio) kaj 11.993 mil homojn (14% da Germanio). Bavario estas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la eksa [Orienta Germanio]?. Bavario unuiĝis kun Germanio je 1871, sed havis sian propran reĝon ĝis 1918.

La ekonomio centro de Bavario estas Munkeno?, la hejmo de BMW? kaj Siemens? (kiu transloĝiĝis al Bavario post la falo de Berlino al la komunistoj?). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.

Kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservativa. Ekzemple, la leĝoj pri aborto? kaj [samseksa edziĝo]? estas malpli liberaj kaj sur la muro de lernejoj estas krucifiksoj.

La nuna estro de Bavario estas [Edmund STOIBER]?, kies partio, la CSU? ("Kristana Socia Unuiĝo"), regis Bavarion ekde 1970.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 6, 2002 11:50 pm by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: