[Hejmen]Linukso

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Linukso (Linux) estas kerno de operaciumo? simila al Unikso?. En ofta uzado, "Linukso" nomigas kaj tiun kernon mem kaj la ĉirkaŭan programaron, inter ili la iloj de GNU?, la [X Fenestra Sistemo]?, kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linukso".

Verkita en 1991 de finna komputikstudanto Linus TORVALDS kaj disvastita sub la permesilo GPL, Linukso ŝtopis la ĝistiaman truon en la libera operaciumo GNU?: manko de kerno, la centra programo kiu regas ĉiun operacion de komputilo. Tiel ekeblis, ke oni povu, se vole, komputumi per nur Libera Programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej fama.

Teknike

Linukso akordas kun la uniksnormo Posikso?, kaj plejparte rolas kiel kutima Unikso?, malgraŭ ke ĝi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD? Uniksoj. Nek tro progresema nek tro konservativa, ĝi estas "monolita" kerno etendebla per moduloj.


Tux la Pingveno, la simbolo de Linukso

Projektado

Kiel peco de Libera Programaro, la laboron kaj projektadon de Linukso regas ne profitcelanta firmao, sed aro de interesitoj. Iu ajn tra la mondo povas elŝuti la tutan fonton de Linukso, ekzameni ĝin, eĉ modifi kaj redistribui ĝin. Fakte, ĝia permisilo GPL devigas ke modifintoj distribui siajn ŝanĝaĵojn, por ke ĉiu profitu per ĝi, same kiel la modifinto profitis per ricevi la programon.

Antaŭvidebla estas tio, ke kaoso povus rezulti pro la ĉieeco de modifantoj, kaj do de modifaĵoj. Sed efike tio ne okazas. La plejmulto de programŝanĝoj troviĝas en unu aŭ la alia de du kategorioj: la specifaĵo, kiun nur uzas la bezonantaro; kaj la ĝeneralaĵo, kiun la modifinto bonvole donas al la centra ĉefulo, el kiu preskaŭ ĉiu alia ricevas la oficialan programfonton. Ĉe Linukso, la ĉefulo estas ankoraŭ la originala verkinto Linus TORVALDS ĉe la aktuala versio, kaj aliuloj ĉefumas riparojn al la praversioj.

Ĉi tiu fenomeno, ke ordo povas venki la usan kaoson de la "libera" projektado ĉe Linukso kaj alia malgranda programo "fetchmail", inspiris al [Eric RAYMOND]? lian faman eseon "[La Katedralo kaj la Bazaro]?". Li fariĝis proparolanto por la praktikaj gajnoj de ĉi tia projektado: ke oni povas tiel akiri pli da programistoj ol firmao kiu ĵaluze retenas al si la programfonton, kaj do pli rapide ripari fuŝojn kaj aldoni bezonatajn funkciojn.

Lukto inter tiu pragmatismo de S-ro Raymond kaj la idealismo de GNU?-fondinto [Richard STALLMAN]? frakasetis la movadon inter anoj de "Malfermita Fonto" (angle: "Open Source"), celanta bonan programojn per "libera" metodo kiam ĝi konvenas, kaj "Libera Programaro" (angle: "Free Software"), celanta ĉiam "liberan" programaron pro ĝia ideologia bezono. Plejparte la du movadetoj metodas same, kaj ĉies anoj kunlaboras je multaj liberaj programprojektoj kiel Linukso. En Esperanto ili kune nomiĝas per la originala nomo Libera Programaro.

En la Merkato

Ke la "libereco" de la programaro farigas ĝin ankaŭ senpage akirebla, tio devigas al firmaoj vendantaj Linukson provizi ankaŭ uzindajn servojn:

Ĉi tio estas melhelpo al la vendantoj, sed helpego al la aĉetantoj, kiuj profitas pro malaltaj prezoj kaj la ebleco ankoraŭ uzi Linukson eĉ se unu firmao -- aŭ eĉ ĉiu firmao -- ĉesus komerci.

Nuntempe la komputikfirmao Mikrosofto? konsideras Linukson la ĉefa konkuranto kontraŭ ĝia operaciumo Vindozo?.

Eksteraj Ligiloj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 29, 2002 9:36 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: