[Hejmen]Ĝavo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ĝavo (angle, Java) estas komputika lingvo inventita de [Sun Microsystems]? por fari TTT-paĝojn pli intelligentaj: anstataŭ la kutima parado de tekstoj, bildoj, sonoj kaj filmo? (k.e. fiksita informo), Ĝavo ebligas vin aldoni apletojn (angle: applets) aŭ komputilan intelligentecon al TTT-paĝo (per la HTML <APPLET>).

Kiel C++, Ĝavo estas objektema? ido de C. Sed malsimile al C++, ĝi estas tradukita en duonkodo? (angle: bytecode), kiu poste estas interpretita de TTT-legilo kiu regas Ĝavon. La duonkodo estas sendependa de iu maŝino aŭ operaciumo?: anstataŭ, la TTT-legilo devas interpreti la kodon por sia sistemo. La legilo, alivorte, ŝajnigas maŝinon kies maŝinkodo? estas la duonkodo de Ĝavo. Tia maŝino estas konata kiel la [Ĝava Virtuala Maŝino]?. Kion la legiloj nun ŝajnigas per programoj hodiaŭ, eble retmaŝinoj efektivigos per silicio morgaŭ.

En 2000, Microsoft? enkondukis novan lingvon, C#?, por rivali Ĝavon. Ĝi estas ido de C++, kiu penas kuraci la difektaĵojn de Ĝavo.

Plejparte, se vi jam regas la C++, por lerni Ĝavon vi devas lerni la klasaron de Ĝavo, kiu estas pli plena ol tio de la C++. Por verki en Ĝavo idiotisme kaj trafe, vi devas lerni el la ekzemploj de efektivaj programoj, kiel kun iu ajn lingvo maŝina aŭ homa. Multe de fontkodo ekzistas surrete.

La ĉefaj malsamoj inter la programado de Ĝavo kaj la C++:

  1. En teorio?, Ĝavo estas la sama sur ĉiu operaciumo, sed en nuna praktiko, la malsamo de la grafika interfaco estas sufiĉe grava. Via apleto povas belaspekti sur Vindozo? sed esti maluzebla sur Unikso? aŭ Makintoŝo?! La nova klasaro Swing? parte solvis la problemon.
  2. Malsamo de TTT-legiloj: Ĝavo estas ankoraŭ nematura, tial la nunaj interpretistoj estas ankoraŭ malneta kaj interpretas Ĝavon ne tute same. Pro tio, projekto de unu semajno povas daŭri unu monaton por funkciigi vian programon sub ĉiu legilo kaj eĉ versio de legilo. Microsoft?, malamikema al Ĝavo kiel ebla rivalanta platformo, misinterpretas aŭ aliinterpretas Ĝavon.
  3. Por malebligi virusojn?, Ĝavo malebligas la skribadon al dosiero kaj al absoluta adreso de memoro.
  4. Ĝavo havas ampleksan klasaron kiel bazo de la lingvo.
  5. Kiel Lispo kaj Smalltalk?, Ĝavo enhavas rubilo?, do vi ne devas liberigi la memoron de viaj objektoj.
  6. Ĝavo ne subtenas multoblan heredadon -- klaso heredas sole de unu patra klaso.

Ĉar lernolibroj traktas pri Ĝavo ideala, ne reala, ili kutime diskutas pri #3-#5 (kiuj sekvas de la difino de la lingvo), sed ne pri

  1. 1-#2. Post tempo, la graveco de #1 kaj #2 malaperos ĉar interpretistoj
pliboniĝos. La tria malsamo, kvankam kapdolorema, estas tute necesa por ia ajn surreta programado.

Se vi sole regas je Lispo, C, Pascal?, ktp, vi devos lerni pri [objektema programado]?: aĉetu lernolibron (de Ĝavo, de la C++ aŭ de objektema programado mem) kun bona enkonduko pri ĝi.

Specoj de Programoj

En Ĝavo, estas kvar ĉefaj specoj de programoj:

Versioj

La ĉefaj diferencoj inter versioj:

  • Ĝavo 1.0 (majo 1995; 212 klasoj): la baza lingvo
  • Ĝavo 1.1 (decembro 1996; 504 klasoj):
    • nova modelo por eventoj
    • internaj klasoj: klasoj difinita interne de alia klaso
    • faboj: stilo de kodado kiu ebligas programadon per videblaj unuoj de kodo
    • RMI?: ebligas vokadon de kodon sur aliaj maŝinoj trans la reto
    • JDBC?: ebligas demandi al datumbazo per SQL.
    • subskriboj enĉifritaj
  • Ĝavo 1.2 (decembro 1998; 1781 klasoj) -- alinomata Ĝavo 2
    • Swing?: nova, pli racia klasaro por la grafika interfaco
    • grafika trenado kaj faligado
    • Collections: nova, pli racia klasaro por aroj -- listoj, mapoj, setoj, ktp

    Ankaŭ estas revizioj 1.3 (2130 klasoj) kaj 1.4 (2738 klasoj) de Ĝavo, sed ili estas veraj revizioj, revizioj de Ĝavo 2, kaj ne grandaj ŝanĝoj al la lingvo.

    Vidu ankaŭ:

    /Priparolu


  • Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
    Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
    Laste redaktita March 5, 2002 10:55 am by Stefano KALB (diferencoj)
    Serĉu: