En la 3-a jarcento, la unua ĉina enciklopedio aperis, [Spegulo de Imperiestro]?. Enciklopedioj en Ĉinio plejparte estis formo de antologio kaj helpis studentojn studi por ŝtataj ekzamenoj. Iuj enciklopedioj daŭras dum jarcentoj. Ekzemple, la Ampleksaj Statutoj estis originale verkita de [Du Yu]? en 801? kaj estis redaktata kaj verkata ĝis la 20-a jarcento.
En la 9-a jarcento, la unua araba enciklopedio aperis, La Plej Bonaj Tradicioj de [Ibn Qutayba]?. Li traktas temojn per proverbo, poemo, kaj okazoj en historio. La enciklopedio enhavas dek librojn pri ĉi tiuj temoj: potenco, nobeleco, karaktero, klero kaj retoriko, asketismo, amikeco, preĝoj, nutraĵo, virinoj.
En la 18-a jarcento aperis en Eŭropo la moderna enciklopedio, kiu celas kapti tutan scion per multe da artikoloj ordigitaj alfabete. El ĉi tiuj, la plej fama estis la Encyclopédie? de Dideroto?. Voltero?, Rousseau, d'Alembert? kaj Monteskuo? verkis artikolojn por la enciklopedio; eklezio kaj kortego staris kontraŭ ĝia nova kaj ribelanta spirito. Tiam ankaŭ naskiĝis en Germanio la enciklopedio de Brockhaus kaj en Edinburg? [Encyclopedia Britannica]?, kiu eĉ hodiaŭ restas la plej aŭtoritata en la anglalingva mondo.
En la 20-a jarcento, la TTT naskiĝis kaj fariĝis iaspece virtuala enciklopedio. Sed ĝia enhavo estas treege ĥaosa, malkompleta kaj malfidinda. Iuj surretigas enciklopediojn, sed ĝis nun ili estas aŭ tro malgranda aŭ tro imagomanka.
Retaj enciklopedioj en Esperanto kiuj enhavas almenaŭ kvin artikolojn:
/Priparolu?