[Hejmen]Jaroslav HASEK

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jaroslav HAŠEK (1883-1923) ĉeĥa humuristo kaj satiristo Hašek famiĝis precipe per sia mondfama romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, tradukita en sesdekon da lingvoj, sed li verkis ankaŭ mil kvincent rakontojn, estis ĵurnalisto, boemo kaj mistifikanto.

Li naskiĝis 30.4.1883 en Prago kiel filo de mezlerneja instruisto de matematiko Josef Hašek kaj de lia edzino Kateřina. La familio kun tri infanoj (Jaroslav havis ankoraŭ je tri jaroj pli junan fraton Bohuslav kaj orfan kuzinon Maria) pro malriĉeco ofte ŝanĝis loĝejon, pli ol dekfoje dum lia infanaĝo. Neniam li ekkonis, kio estas vera hejmo, kaj la manko de ankreco verŝajne influis lian vageman vivon. Kiam li estis dektrijara, mortis lia patro, kaj la patrino ne kapablis lin firme eduki. La adoleskanta knabo en sia dekkvina jaro ĉesigis la studadon en gimnazio, lernis metion de drogisto, sed fine li abiturientiĝis ĉe la komerca akademio. Ne longe li laboris kiel bankoficisto, sed poste li preferis liberan profesion de verkisto.

Piede li tramarŝis duonon de Eŭropo kaj duonon de Azio, aliĝis al anarkiistoj, ne evitis lin arestejoj kaj eĉ psikiatriaj hospitaloj. Loĝante en gastejoj li pasigadis multe da tempo kun amikoj, amuzante ilin per siaj spritaj rakontadoj kaj pagante ilian drinkadon per rapide verkitaj rakontoj, tuj venditaj al la plej proksima gazeto. Mallonge li laboris en kelkaj redakcioj. Ekzemple kiel redaktoro de zoologia gazeto li elpensadis novajn speciojn de bestoj, pri kiuj furioze disputis pluraj profesoroj - sed ankaŭ la nomoj de tiuj profesoroj estis liaj propraj pseŭdonomoj. Nenia miro, ke la gazetoj rifuzadis dungi daŭre tian redaktoron. Lia plej granda mistifiko estis fondo de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo, per kiu li parodiis paroladojn de tiutempaj politikistoj.

Hašek primokis ĉion kaj ĉiujn, sin mem ne ekskludante. Neniom li zorgis pri la stilo nek pri literaturaj skoloj. Li mem konsideris sian verkadon metio, ne arto. Sed li verkis spontane kiel vulkano. Ŝercojn li praktikis ne nur surpapere, sed ankaŭ en la realo. Multaj homoj koleris kontraŭ li, konsiderante lin pigrulo, vagabondo, drinkulo, senrespondeculo k.s.

En 1910 li edziĝis al verkistino Jarmila Mayerová, sed kiam dum la unua mondmilito li estis kaptita de rusoj, li edziĝis en Ruslando duafoje. Li fariĝis bolŝevista komisaro, sed post la milito li revenis denove en Pragon.

Antaŭ la milito en 1911 li verkis unuajn rakontojn pri Švejk, tamen nur post la milito en lia glora romano fariĝis Švejk "genia idioto", kiu primokis la militon kvazaŭ gastejan interbatiĝon. En tiu tempo Hašek jam grave malsaniĝis kaj nekredeble grasiĝis. Li ne plu skribis, sed diktis la ĉapitrojn de Švejk en sia ĉambro en la urbeto Lipnice, kie li neatendite mortis 3.1.1923 preskaŭ 40-jara.

La verkaron de Jaroslav Hašek eblas dividi je tri čefaj partoj: - romano Aventuroj de la brava soldato Švejk - libro Politika kaj sociala historio de Partio de Modera Progreso en la Limoj de Leĝo - proksimume milo kaj duonmilo da rakontoj, kiujn li publikigis en diversaj gazetoj ne nur sub propra nomo, sed ankaŭ sub multaj pseŭdonomoj

Post lia morto multaj el rakontoj de Hašek estis kolektitaj kaj eldonitaj libroforme. Ne estas facile elspioni en malnovaj gazetoj liajn verkojn, ofte kaŝitajn sub pseŭdonomoj, kaj poste ilin ordigi laŭ la temoj. La unuopaj redaktistoj grupigis rakontojn pri infanoj, pri bestoj, pri krimuloj, pri religianoj kaj laŭ similaj kriterioj. Ni elektis por nia libro precipe rakontojn verkitajn en la unua persono kiel proprajn travivaĵojn de Hašek, ne grave, ĉu realajn aŭ fikciajn. Ni kredas, ke ni tiamaniere formis lian burleskan aŭtobiografion pli malpli respondantan al la vero - ĉar ankaŭ liaj troigoj, fanfaronoj kaj mistifikoj apartenas al lia vivo. Ni aldonas ankoraŭ kelkajn fragmentojn el lia cetera verkado, ankaŭ de pluraj tradukistoj, por ke la leganto povu gustumi liajn verkojn laŭ diversaj manieroj.

En Esperanto aperis liaj pluaj rakontoj jam antaŭ la milito, eĉ la unuaj ĉapitroj de Švejk (tr. Josef Štadler). La kompleta Ŝvejk estis tradukita de Vladimír Váňa kaj estas atingebla en la fama eLibrejo de Franko Luin. En 1995 eldonis la eldonejo KAVA-PECH liajn rakontojn sub la titolo Ne nur soldato Švejk.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 16, 2002 3:45 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: