[Hejmen]Jiri KORINEK

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

KORINEK, Jiri (1906?-1988) fakestro, tradukisto de centoj da poemoj (Seifert, Bezruc, Nezval k.a.), "merita kultur-laboranto" (honorigo de kultur-ministerio). Komerca komizo en Liberec?, ekde 1931 en tekstila grandkomercejo en Brno? (en nuna Ĉeĥio), dum la [Dua Mondmilito]? devige laborigita en fandejo. Post la milito li revenis al sia origina profesio, en 1964 li transloĝiĝis al Usti n. L., kie li laboris ĝis sia pensiuliĝo kiel kontrolisto de kvalito en la entrepreno Textil Liberec.

En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de tradukanto: Panjo, Kronplekto da sonetoj J. Seifert), Manon Lescaut (V. Nezval), Jakobeno (opero de A. Dvorak), Sileziaj kantoj (P. Bezruc, tr. kun Pumpr kaj Hromada), Flugilhava ŝtono (J. Karen), Sur sojlo de la amo M. Prochazkova), Vitreroj (originaloj kaj tradukoj), J. Korinek - elekto de originalaj kaj tradukitaj poemoj monografio). Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 17, 2002 4:57 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: