[Hejmen]Poemo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Literaturo > Poemo
Poemo estas versa verko, ordinare altstila kaj relative grandampleksa. En antikvaj kaj mezepokoj poemo estis prezentita en la formo de heroa eposo. La du ĉefaj epikaj poemoj de okcidenta literaturo estas antikvaj grekaj poemoj “Iliado” kaj “Odiseado”, priskribitaj al Homero. Ŝajne ili estis plenumataj kantante dum festoj po partoj. Tio montras genetike epikan naturon de la ĝenro. Per tio klarigeblas kelkaj “heredaj” trajtoj de poemo - historieca kaj heroika enhavo, legenda karaktero. En moderna poemo epikaj postuloj de la eventoj akordigas kun la lirika patoso.

Epopeo kaj Eposo estas specoj de poemo.

Epopeo estas longa poemo, rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas iel unu genton, unu popolon, unu civiliz-epokon, el patruja, religia aŭ mora vidpunkto.

Eposo estas la rakonta poezio aŭ serio de poemoj, dediĉitaj al iu grava evento, plejofte al kreiĝo kaj formiĝo de nacio aŭ batalo por sendependeco, uzante religiajn aŭ kosmologiajn temojn. Vidu Popolaj Eposoj.

La romanoj estas prozaj eposoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 12, 2002 2:34 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: