[Hejmen]Jules VERNE

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jules Gabriel VERNE [ĵül gabriel' vern] (1828-1905). Franca verkisto kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro scienca-fikcio?.

Jules VERNE naskiĝis en Nantes, Francio. Li mortis en Amiens?.

Konforme al la deziro de sia patro la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operedoj, rakontojn kaj teatraĵojn.

En 1863? li festis sian unuan grandan literaturan sukceson: La romano "Kvin Semajnoj en Aerostato" (franca "Cinq semaines en ballon") subite famigis lin.

Pliaj famaj verkoj:

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne ankaŭ ekentuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon en kiu la lingvo ludos gravan rolon, Voyage d'étude, sed forpasis antaŭ la fino. La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romana L'étonnante aventure de la Mission Barzac kiun la filo finverkis, sed forigante la riferencon al Esperanto.

Eksteraj ligiloj:


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 7, 2002 7:40 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: