[Hejmen]Publicista Verko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Literaturo - Publicista Verko
Felietono

Felietono estas literatura-publicista verko de gazeta-revua ĝenro. Ĝia specifikeco estas akra-kritika rilato pri alskribataj temoj, eventoj, personoj. Oni publikigas ĝin popece romanon, daŭrigante ĝin en pluraj sinsekvaj numeroj, aŭ kiu entenas periodajn artikolojn pri literaturo, scienco kc. Unue aperis en Francio en apartaj folioj (de tie la nomo: “feuille” france - folio). Moderna felietono enhavas elementojn de la satiro kaj humuro.

Pamfleto

Publicista verketo pri aktuala problemo, en kiu oni akre atakas iun aŭ ion, precipe por celo de civitana, socia aŭ politika senvualigo. Ĝia publikeco ofte kongruas al arta merito de satiro. Pamfleta stilo ofte penetras en diversaj literaturaj ĝenroj, pro tio ekzistas romano-pamfleto, teatraĵo-pamfleto.

Paskvilo

Ĝi estas ofenda aŭ kalumnia verketo en publicista aŭ beletra formo. Estas proksima al pamfleto. La termino devenas de Pasquino, itala ŝuisto de 15a jc, kalumnianta altrangulojn.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 12, 2002 2:27 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: