Ĝi fariĝis populara en Francio de 1200 kaj disvastigis tra Eŭropo. Ekzistis kavaliraj romanoj pri legenda reĝo Arturo, pri aventuroj de Karlomano kaj romanoj pri klasikaj temoj.
En 18a jc disvolviĝas du ĉefaj specoj: socia-ĉiutageca (G.Fielding, T.Smollett) kaj psikologia (S.Richardson, J.J.Rousseau, J.W. Goethe). Romantikistoj kreas historiajn romanojn (W.Scott). De 1830-aj jaroj komenciĝas klasika epoko de romanoj de kritika realismo (Stendhal, H.de Balzac, Ch.Dickens, W.Thackerrey, G.Flaubert, L.Tolstoj, F.Dostojevskij.
En 20a jc la termino “romantika romano’ estis apartigita de “vivromanoj” en okcidenta literaturo. Plej grandaj romanistoj de la 20a jc estis: M.Gorkij, A.France, R.Rolland, Th.Mann, J.Galswarthy, W.Faulkner, R.Tagor, M.Ŝoloĥov. Modernismaj romanistoj estas: M.Proust, J.Joyce, F.Kafka.
Romanoj povas esti: biografiaj, aventuraj, detektivaj, hororaj, sciencfikciaj.