[Hejmen]Klasifiko De Etnoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj

Pristudo kaj priskribo de popoloj baziĝas sur scienca sistemigo. Per klasifiko oni distingas popolojn kaj popolgrupojn, kiuj loĝas en la sama geografia areo, havas la saman nivelon de socia kaj ekonomia evoluo kaj havas komunaj kulturajn trajtojn. Ĉiu el nomitaj ecoj estas grava por studo de iu etna evento, ekzemple, surbaze de parenceco oni povas pristudi kaj klasifiki popolojn kun komuna genezo kaj kulturo - tio estas etnogenetika esploro.

Sed por ĝenerala karakterizo de popoloj kaj ilia loko inter aliaj, bezonas esploron pli fundamentaj klasifikaj trajtoj, kiaj estas (1) geografia, (2) antropologia, (3) lingva kaj (4) ekonomia-kultura aparteno. Ekzistas ankau aliaj, duagradaj principoj de klasifiko, ekzemple religia aparteno.

I. GEOGRAFIA KLASIFIKO

Ĝi subkomprenas dividon de la homaro en grupoj kaj popoloj lau ilia loĝloko sen konsidero de la genezo, nivelo de socia au ekonomia evoluo, kulturan aspekton. Pro tio geografia klasifiko pli taugas por celoj de popolnombrado, sed ne por esploro.

Diversaj landoj havas diferencaj sistemojn de geografia klasifiko, chi tie estas prezentita unu el ili:

  1. Popoloj de Afriko (grupoj: orienta, okcidenta, norda, suda);
  2. Popoloj de Aŭstralio kaj Oceanio (grupoj: Aŭstralio kaj Tasmanio?, Polinezio?, Mikronezio?, Melanezio?);
  3. Popoloj de Ameriko (grupoj: norda, centra, suda);
  4. Popoloj de Eŭropo (grupoj: okcidenta, orienta, norda, suda, eŭropa Rusio);
  5. Popoloj de Azio (grupoj: okcidenta, suda, sud-orienta, orienta, centrazia, Siberio?, Kaŭkazio).

II. LINGVA KLASIFIKO

Por etnogenetika esploro foje decidan signifon havas informoj pri lingva historio. Evidentigo de lingva parenceco inter popoloj ofte samsignifas genetikan parencecon, malgraŭ tio ke povas estis ili tre diferencas laŭ kulturo kaj ekonomio, kio klarigeblas per historiaj kondiĉoj. Ĉi tiu cirkonstanco iomete limigas signifon de lingva klasifiko por etnografiaj esploroj, tamen ĝia valoro gravas.

Restaŭro de lingva historio okazas helpe de kompara-historia lingvoscienco, kiu uzas metodon de komparo de lingvoj, kiuj devenas de la sama pralingvo, estante ĝiaj dialektoj. Du aŭ pli lingvoj estas parencaj, se ili prezentas rezulton de la evoluo de la sama lingvo. Ekzemple, pola kaj slovena estas parencaj lingvoj, ĉar ili devenas de komuna praslava lingvo kaj kun aliaj slavidaj lingvoj - rusa?, ukrajna?, serba, kroata, bulgara, kreas apartan grupon. La samo okazas pri t.n. romidaj lingvoj - franca, itala, hispana, k.t.p. aŭ iranaj lingvoj - persa?, taĝika, kurda. Plia esploro trovis multan komunan inter supremenciitaj grupoj, ekzemple, inter itala kaj persa lingvoj. Parencaj lingvogrupoj formigas pli vastan komunumon - lingvofamilion.

Ekzistas ĉirkaŭ 35 grandaj lingvofamilioj kaj ankaŭ kelkaj izolitaj lingvoj (japana, korea, eŭska), kies aparteno al iu konata lingvofamilio ne estas ebla pro la granda diferenco de ĝiaj lingvaj karakteraĵoj.

Jen pleje konata etnolingva klasifiko de popoloj laŭ lingvofamilioj:

Altaja Familio - Aŭstralia Familio - Aŭstronezia Familio - Aŭstro-Azia Familio - Ĉino-Tibeta Familio - Ĉukotko-Kamĉatka Familio - Dravida Familio - Eskimo-Aleuta Familio - Hindeŭropa Familio - Indianaj familioj kun 10 branĉoj - Kaŭkazia Familio - Kojsana Familio - Kongo-Kordofana Familio - Nilo-Sahara Familio - Parataja Familio - Papuaj familioj kun 5 branĉoj - Semido-Ĥamida Familio - Urala Familio

- ankaŭ 9 etnofamilioj kun solaj izolitaj lingvoj:

Ajnuoj - Andamananoj - Buriŝoj - Japanoj - Jukagiroj - Ketoj - Koreanoj - Nivĥoj - Eŭskoj

III. ANTROPOLOGIA KLASIFIKO

Antropologio studas fizikaj diferencojn de homoj, kiuj historie formiĝis pro la evoluo en diversaj natur-geografiaj cirkonstancoj. Tiujn diferencojn oni nomas rasaj. Raso estas kolekto de homoj, kiuj pleje, ne tute, montras ĉe sia skeleto kaj aliaj korpak trajtoj la samajn heredajn karakterojn, kaj kuniĝas ĉirkau unu meza centra tipo.

Kutime, antropologoj distingas 4 grandajn rasojn: eŭropoida?, mongoloida?, negroida?, aŭstraloida?. Sed areoj de disvastigo de rasaj tipoj ofte kovras unu la alian, pro tio ekzistas transitaj, kontakrasoj. Ekzistas ankau malnovaj miksitaj rasoj.

Ekzistas multaj transitaj grupoj inter negroidoj, aŭstraloidoj kaj eŭropoidoj. Al ili apartenas sudaziaj dravidoj, etiopoj kaj aliaj. Ajnoj ankaŭ konsistas kontaktrason, en kiu estas kunigita mongoloida kaj aŭstraloida trajtoj.

IV. EKONOMIA-KULTURA KLASIFIKO

Inter nomitaj klasifikoj de mondaj popoloj, nur ekonomia-kultura klasifiko estas pure etnografia. Ĝi baziĝas sur etnografiaj metodoj de esploro de mastrumaj kaj kulturaj tradicioj de popoloj. Ĉi tiu sistemo montras rezultojn de pristudo de etna genezo kaj historio, originon kaj evoluon de mastrumado kaj materia kulturo, historiajn kaj kulturajn ligoj inter diversaj etnoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 11:47 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: