(plusendita de Koreanoj)

[Hejmen]Koreoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Etnografio > Etno > Koreoj
KOREOJ

Estas evidente ke, en formado de korea popolo partoprenis 3 grupoj de triboj: paleoazia, altaja kaj aŭstronezia, sed ĉefrolis protoaltajaj triboj. Dum la mezo de 1a jarmilo a.K. en suda Manĝurio? kaj norda Koreio? ekzistis ŝtato Ĉoson (de tie venas la memnomo de koreanoj). En 10a jc formiĝis unueca korea etno.

Tradicia okupo de koreoj estas plugista agrokulturo. Ĉefkulturo - rizo, en montaraj regionoj oni semas ankaŭ maizon. Grava teknika kulturo estas kotono, kanabo, tabako. Brutbredado estas suplementa okupo. Unu el antikvaj branĉoj de agrokulturo - bredado de silkraupoj. Ĉe marbordaj regionoj oni okupiĝas pri fiŝkaptado, alie - pri diversaj tradiciaj metioj.

Ĉefmanĝaĵo estas rizo kun diversaj spicoj, ankaŭ viando, precipe porkaĵo, fiŝo, legomoj. Ĝis antaŭnelonga tempo ĉe koreoj estis postrestaĵoj de gentaj rilatoj. Ĉiuj, portantaj la saman familian nomon, oni konsideris parencoj. Ĉiuj homoj krom persona kaj familia nomoj, havis ankaŭ gentan nomon - pon ("radiko"). Moderna sistemo de parenceco estas anglatipa.

Tradicia vero estas animismo? kaj ŝamanismo?. En 4-6 jc Koreon penetris budhismo. En malfrua mezepoko grandan influon havis konfucianismo?. De 19a jc aperis ankaŭ kristanismo, sed ĝi ne povis disvastiĝi forte. Nordkoreoj estas ĉefe ateistaj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 22, 2002 12:17 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: