[Hejmen]Etnografio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

RIMARKO: Oni povas tute libere uzi ĉiujn artikolojn el Monda Faktolibro pri etnoj kaj etnogrupoj.

Etnografio (en greka lingvo: ethnos - "tribo, popolo", grapho - "mi skribas"; laŭvorte - "priskribo de popoloj") estas socia scienco, kiu esploras etnojn, ilian etnogenezon kaj dislokigon, komunajn kaj apartajn formojn de la vivo kaj kulturo, leĝkonformecon de genezo kaj evoluo, kulturajn kaj historiajn rilatojn.

La termino unue aperis en 1607?. Ĝi estis menciita kiel nomo de multaj seriaj eldonoj, sed jam en 1839 en Parizo fondiĝis nova societo sub la nomo Etnologio. Chi tiu vorto ankaŭ devenas de greka kaj signifas - "studo pri popoloj". En Germanio oni uzis samtempe du terminojn: Volkerkunde - pristudo de propra popolo, kaj Volkskunde - priskribo de fremdaj popoloj. En Rusio chi tiu scienca disciplino estis nomita "Popolstudado" kaj en anglalingvaj landoj - "Kultura kaj socia antropologio". Supremenciitaj terminoj diferenciĝas ne nur laŭ nomoj, sed ili diversmaniere traktas studobjekton, ĉu homo, ĉu socio, popolo aŭ kulturo.

Malgraŭ ekzisto de diversaj malnovaj kaj novaj teorioj kaj fluoj, rimarkeblas alproksimiĝo de opinioj pri la senco de la termino Etnografio, nome, specifika studobjekto estas popolo, ne laŭ senco de loĝantaro, grupo de homoj aŭ nacioj, laboruloj, sed kun senco kiu korespondas al malnovgreka vorto - etno.

Rilataj artikoloj:


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 11:57 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: