[Hejmen]Japanoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Etnografio > Etno > Japanoj
JAPANOJ

Konserviĝas apartaj etnografiaj grupoj (ekz. loĝantoj de Rjukju-insularo) kun specifikeco de kulturo - vestaĵo, kutimoj, dialekto. Speciala etnografia fenomeno estas EtaBurakumin - posteuloj de popolo de malnoblaj profesioj, kiuj dum feuda Japanio havis neniajn rajtojn kaj loĝis en apartaj urbetoj (kaj loĝas ĝis hodiaŭ). Ilia nombro estas 2-3 milionoj.

Japanoj formiĝis kiel grupo de triboj dum 1a jarmilo a.K. migritaj de Korea duoninsulo al Japanaj insuloj, kie loĝis Ajnoj kaj aliaj aŭstroneziaj popoloj. Dum proceso de intermiksiĝo, lingvo de nov-venintoj super-regis. En 4 jc p.K. finiĝis konsolido de antikvaj japanaj triboj kaj popoloj, kreante la unuan tutjapanan ŝtaton - Jamato Regno. Poste pro la izolita situo, japanoj trairis diferencan, de aliaj popoloj de materika Azio, vojon de sia evoluo. Nur post la dua mondmilito okazis gravaj ŝanĝoj je direkto de alproksimiĝo kun moderna kulturo.

Bazo de la tradicia ekonomiko estas riz-kulturado. Oni kulturas ankaŭ teon, legomon, citruson, frukton. Oni praktikas bredadon de silkraupoj, fiŝkaptadon. Modernaj japanoj laboras precipe en industrio kaj servoj, vivas en urboj.

Japanoj sin vestas laŭ eŭropa stilo, sed en hejmo aŭ dum ripozo ili portas ankaŭ nacian kostumon - kimono. Ili bone konas eŭropan kuirarton, sed preferas nacian. Senfermenta kuirita rizo estas ĉefa manĝaĵo, kion oni manĝas per specialaj bastonetoj. Spicoj kaj supoj estas tre diferenca.

Klasika poezio, pentroarto, arkitekturo de dekoraj ĝardenoj, aranĝado de floroj - ikebana, diversaj specoj de teatro - opero noo, pupteatro bunraku, kortega teatro bugaku, templa teatro - dengaku kaj kagura, k.a. - ĉi tiu diverseco de kulturaj tradicioj prezentas organan parton de moderna kultura vivo de japanoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 11:09 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: