Etnografio >
Etno >
Klasifiko de Etnoj > Dravida Familio
Lingvofamilio de popoloj, dividiĝas je grupoj (1) Centra, (2) Gondvana, (3) Nordokcidenta, (4) Nordorienta, (5) Suda, (6) Sudokcidenta kaj (7) Sudorienta. Totala kvanto: 125 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Telugoj, Tamiloj, Kanaroj, Malajaloj, Gondoj, Oraonoj.
DRAVIDOJ
- Nomo: [f] Dravidiens; [r] dravidi
- Grupo de popoloj (telugoj, tamiloj, malajloj, kanaroj, gondoj k.a.) en Barato, precipe en la sudo, ankaŭ en Pakistano kaj najbaraj regionoj de Irano kaj Afganio (braguoj).
- Apartenas al sudhinda raso.
- Lingvoj: dravidaj. Aborigenoj de Hindostana duoninsulo.
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
Centra | - | - | 0.19 | - | - | - | 0.19 |
Gondvana | - | - | 4.02 | - | - | - | 4.02 |
Nordokcidenta |
- |
- |
- 0.81 |
- |
- |
- |
0.81 |
Nordorienta | - | - | 1.81 | - | - | - | 1.81 |
Suda | - | - | 116.46 | - | - | - | 116.46 |
Sudokcidenta | - | - | 1.60 | - | - | - | 1.60 |
Sudorienta | - | - | 63.40 | - | - | - | 63.40 |
Totalo | - | - | 124.89 | - | - | - | 124.89 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
BRAGUOJ
- Nomo: [m] brahuj; [f] Bragui; [r] braguj
- Popolo en Pakistano (750 mil, precipe en provincoj Beluĝistano? kaj Sindo?). Loĝas ankaŭ en Afganio, Irano k.a. Totala kvanto: 835 mil (1992).
- Lingvo: bragua.
- Laŭ religio - muzulmanoj-sunaistoj.
GONDOJ
- Nomo: [f] Gondes; [r] gondi
- Popolo de dravida grupo en Barato; 3,8 mln (1992).
- Kredantoj: precipe hinduistoj, parto de tradiciaj konfesoj.
KANAROJ
- Nomo: [m] kanadiga; [f] Kannaras; [r] kannara, kannada
- Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Karnatako?, 35 mln (1992).
- Kanaroj antropologie estas malsamspecaj, sed plimulto apartenas al dravida raso.
- Lingvo: kanara.
- Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj ĝajnistoj.
KHONDOJ
- Nomo: [m] kuijenĝa; [f] Kandhs; [r] kĥond, kandĥa
- Popolo en Barato (ŝtato Oriso?), 920 mil (1992).
- Lingvo: de dravida familio.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj.
MALAJALOJ
- Nomoj: [f] Malayalis, Malayalam; [r] malajali
- Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Keralo?. Totala kvanto: 35 mln (1992).
- Apartenas al sudhinda aŭ dravida raso.
- Lingvo: malajala.
- Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj muzulmanoj.
ORAONOJ
- Nomoj: [m] kurukh; [f] Oraons; [r] oraoni
- Popolo en Barato (2 mln, 1992). Pli ol 10 mil loĝas en Bangladeŝo.
- Lingvo: de dravida familio.
- Plimulto estas de tradiciaj konfesoj, parto - kristanoj.
TAMILOJ
- Nomoj: [f] Tamils, Tamouls; [r] tamili
- Popolo en Barato (ĉefloĝantoj de ŝtato Tamilnado?), 61 mln (1992); en nordo de Sri-Lanko? ĉ. 2,8 mln. Loĝas ankaŭ en Singapuro? k.a. Prezentas gravan parton en konsisto de Hindo-Pakistananoj. Dividiĝas je Sri Lankaj kaj Hindiaj Tamiloj. Laŭ origino ili estas dravidoj. Totala kvanto: 64,1 mln
- Lingvo: tamila.
- Kredantoj: hinduistoj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj kaj kristanoj.
TELUGOJ
- Nomoj: [m] andhra; [f] Telugas, Telugu; [r] telugu
- Popolo en Barato, ĉefloĝantoj de ŝtato Andhra-Pradeŝo?. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Tamilnado? kaj Karnatako?; 74,5 mln (1992).
- Apartenas al sudhinda raso. Etnogeneza bazo de Telugoj estis dravidaj triboj - Andhroj, Kalingoj kaj Telugoj. En 2a jc a.K. - 3a jc p.K. ili kunfandiĝis je unu popolo.
- Lingvo: teluga.
- Kredantoj precipe hinduistoj, parto - muzulmanoj-sunaistoj.