[Hejmen]Kaŭkazio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Azio > Kaŭkazio
Kaŭkazio (kartvele - Kavkasia; ruse - Kavkaz; angle - Caucasus) estas vasta teritorio inter Nigra, Kaspia kaj Azova maroj. Ĝi etendiĝas de Kuma-Maniĉa kavaĵo - norden ĝis Irano kaj Turkio - suden, kaj de Kubana elfluejo - okcidenten ĝis Apŝerona duoninsulo - orienten.

Teritorio. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 400 mil kvadrataj kilometroj, kie loĝas pli ol 30 milionoj da homoj. Centra akso de la regiono estas montara ĉeno de Granda Kaŭkazo?, kiu dividas ĝin je du partoj - Norda Kaŭkazio kaj Suda Kaŭkazio, kaj prezentas naturan limon inter modera kaj subtropika zonoj. Geografie al Kaŭkazio apartenas ankaŭ nordorienta parto de Turkio, parto de Rostova kaj Kalmikia regionoj de Rusio.

Naturo. Naturo de Kaŭkazio estas tre diversa. Ĉi tie originale kombinas sekecaj pejzaĝoj kaj humidaj subtropikoj. Tian najbarecon de varmaj maroj kaj glaciaj montoj vi trovos tre malofte.

Multaj kaŭkazaj montopintoj estas kovritaj de eterna neĝo kaj glacio. Kelkaj el ili - Elbrus? (5642 m), Diĥtaŭ (5205), Ŝĥara (5068), Kazbek (5033), superas okcidenteŭropan Blankan Monton laŭ alteco.

Riveroj de Kaŭkazio apartenas al kaspia, nigra kaj azovaj maroj. Plimulto de ili ne taŭgas por navigado, escepte de Mtkvari (Kura), Kuban kaj Rioni. Sed ili estas uzataj por irigacio, lignoflosado kaj konstruado de hidroelektrostacioj. Ĉefaj riveroj de Kaŭkazio estas: Kura? (Mtkvari, 1364 km), Kuban (906), Kuma (802), Tergi (Terek, 623), Rioni (327).

Kaŭkaziaj lagoj estas negrandaj, sed estas gravaj kiel naturaj akvorezervejoj, kiuj permesas reguligi akvonivelon en riveroj kaj pligrandigi fiŝan riĉecon. La plej granda el lagoj estas Sevan. Dank’ al pitoreska naturo multaj lagoj fariĝis lokoj de turismo kaj ripozo.

Politika mapo. Nun teritorio de Kaŭkazio eniras en konsisto de 4 sendependaj ŝtatoj: Kartvelio (69,7 kv.km), Armenio (29,8), Azerbajĝano (86,6) kaj Rusio (254,3). Mem Rusia Federacio estas prezentita en Kaŭkazio de jenaj administraj subjektoj: Krasnodara regiono (76,0), Stavropola regiono (66,5), Adigeio (7,6), Karaĉajio-Ĉerkesio (14,1), Kabardio-Balkario (12,5), Nord-Osetio (8,0), Inguŝio (4,6), Ĉeĉenio (15,9), Dagestano (50,3).

Loĝantaro. Laŭ sia etna konsisto Kaŭkazio estas ege komplika kaj bunta regiono. Ĉi tie oni parolas pli ol 40 lingvojn. Plimulto de kaŭkazianoj apartenas al eŭropa antropologia raso. Pli ol duono de la loĝantaro estas posteuloj de Kristana kredo, aliaj - islamanoj. Laŭ lingva klasifiko kaŭkazianoj dividiĝas jene:

Malgraŭ la etna, religia kaj lingva diverseco, kaŭkazianojn forte ligas politikaj kaj ekonomiaj interesoj, ankaŭ komuna historia sorto, komunaj longedaŭraj bataloj kontraŭ eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj. Al la beleco de Kaŭkazia naturo, al la vivo kaj moroj de ĝiaj enloĝantoj estas dediĉita multaj literaturaĵoj, menciindas: “Kaŭkazio” - verkaĵo de A.Dumas (Patro), poemo de Puŝkin "Kaŭkazia kaptito", romano de Lermontov “Heroo de nia tempo”, romanoj de Tolstoj “La kozakoj” kaj “Haĝi Murad”.

Urboj. Pli ol duono de kaŭkazianoj loĝas en urboj. La plej alta procento de urbanoj estas en Nord-Osetio - 68% kaj en Armenio - 66%, la plej malalta - en Dagestano 39%. Tri kaŭkaziaj grandurboj havas pli ol unu miliono loĝantoj (Baku,Tbilisi, Erevan), 10 urboj - pli ol 200 mil loĝantoj, 8 - pli ol 100 mil loĝantoj kaj 15 - pli ol 50 mil loĝantoj. Jen la pli gravaj urboj: Baku? (1.757.000), Tbilisi? (1.264.000), Erevan? (1.215.000), Krasnodar (620.000), Ĝoĥarkale (Grozno, 401.000), Soĉi (337.000), Vladikavkaz (320.000), Stavropol (318.000), Maĥaĉkala (315.000), Ganĝa (232.000), Nalĉik (207.000), Gumri (206.000), Kutaisi (200.000).

Urboj en Kaŭkazio aperis en diversaj tempoj kaj kondiĉoj. El ekzistantaj urboj la plej antikvaj estas: Erevan (estas konata de 782 jaro a.K. kiel urarta fortikaĵo Erebuni), Kutaisi (estas konata de 6 jc a.K. kiel ĉefurbo de legenda Kolĥetia reĝlando sub la nomo Aia), Vani (malgranda urbo en okcidenta Kartvelio), Dioskuriada (nuntempa Soĥumi), Pasis (nuntempa Poti), Barda (ĉefurbo de Kaŭkaza Albanio) ka. Nordkaŭkaziaj urboj estas sufiĉe junaj- aperis en 17-18 jarcentoj, ekskluzive de tiuj, situantaj ĉe la bordo de Nigra Maro.

Ekonomio. Kaŭkazio estas riĉa je naturaj krudaĵoj: nafto (Baku, Grozni, Majkop), gaso (Krasnodara kaj Stavropola regionoj), fero (Daŝkesan), volframo kaj molibdeno (Tirniauz), zinko kaj plumbo (Sadon), mangano (Ĉiatura). Nun oni efektivigas projektojn por konstruado de petrolo- kaj gasoduktoj de Mezazio kaj Kaŭkazio al Okcidento.

Krasnodara kaj Stavropola regionoj estas ĉefaj produktantoj de greno kaj legomaro, subtropikaj zonoj de Kartvelio kaj Azerbajĝano - de citrusoj, teo kaj vinbero. Armenio specialiĝis pri konstrumaterialoj kaj preciza industrio. Rustavi kaj Sumgajt estas novaj urboj, konstruitaj dum sovetaj tempoj kun industria profilo: metalurgio, kemio. Montaraj regionoj okupiĝas ĝenerale pri brutbredado.

Ĉe la bordoj de Nigra maro situas gravaj havenurboj Batumi, Poti, Novorosijsk, de kie efektivigas chefaj komercaj rilatoj kun fremdlandoj. En Kaŭkazio troviĝas multaj naturaj rezervejoj, ankaŭ gravaj kurortzonoj - nordkaŭkaziaj mineralakvoj (Pjatigorsk kaj Kislovodsk), ĉenigramara bordregiono (inter Anapa kaj Batumi) k.a. Ĝi prezentas centron de turismo kaj alpinismo.

Historio. Kaŭkazio ofte figuris en la legendoj de antikva Grekio; Prometeo? estis alĉenita al Kaŭkaza monto, kaj Jason kaj liaj Argonautoj? serĉis la Oran ŝafofelon ĉe kolĥoj. Persoj, Ĥazaroj, Araboj, Hunoj, Mongoloj, Turkoj multfoje invadis regionon, kio kauzis ĝian etnan, religian kaj lingvan kompleksecon. Rusoj aperis ĉi tie dum 18-19aj jarcentoj post serio de militoj kun Persio kaj Turkio. La popoloj de Kartvelio kaj Armenio, plejparte Kristana, akceptis Rusan hegemonion kiel protekto de Turka persekutado. En Azerbaiĝano, Dagestano, kaj la historia regiono de Ĉerkesio, la popolo estis ĝenerale Islama. Ili amare batalis kontraŭ Rusa penetro kaj estis trankviligita nur post la Ŝamila ribelo. En la 2a mondmilito Germanaj militfortoj invadis (Julio, 1942) por okupi naftoriĉajn regionojn, sed en Januaro de 1943 ili estis forpelita de Soveta armeo. Post la disfalo de Sovetunio, sudkaŭkaziaj nacioj (Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano) sendependiĝis, kio estis komenco de kelkaj perturboj kaj armitaj ribeloj. Kaŭkazio estas vojkruciĝo de geopolitikaj interesoj kaj regiono de nesolvitaj etnokonfliktoj (Ĉeĉenio, Abĥazio, Karabaĥo).

Vd. ankaŭ La limo inter Eŭropo kaj Azio.


/priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 1:23 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: