[Hejmen]Eŭskoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Etnografio > Etno > Eŭskoj
EŬSKOJ, Vaskoj

Prauloj de eŭskoj estis vaskonoj, varduloj, karistioj. Koncerne al ilia parenceco kun iberoj, praloĝantoj de Pirenea duoninsulo, ne estas komuna opinio. Dum la regado de [Romana Imperio]?, eŭskoj rezistis kontraŭ romanizado kaj konservis sian lingvon. Devigitaj konstante batali kontraŭ politikaj influoj de najbaroj (Francio, Kastilio?), eŭskoj konservis multajn demokratajn tradiciojn de antaŭklasa socio.

En la fino de 19a jc formiĝis nacia movado de eŭskoj, kiu atingis fortan aktivecon en Hispanio (distinge de Francio). En respublika Hispanio, Eŭskujo (Vaskolando), konsistanta el 3 provincoj, havis aŭtonomion (1936-37). En sekvaj jardekoj okazadis procesoj de forta asimilado. Dum lastaj tempoj plifortiĝis intereso de eŭskoj al sia kulturo kaj historio, rapide disvastiĝis privataj lernejoj de eŭska lingvo.

Tradiciaj okupoj de eŭskoj estas brutbredado kaj vitkulturado. Termanko ĉe eŭskoj, kiuj vivis precipe en montaroj, naskis interesan kutimon - la domo kaj bieno herede transiradis al unu el filoj, laŭ aĝo aŭ prefero de gepatroj, kaj aliaj povis resti ĉe ili kiel hepantoj sen rajto de geedziĝo. Tio kaŭzadis migradon de vira loĝantaro. En iuj kazoj, la rajton aĉeti domon havis nur parencoj, pro tio eŭska socio, kun fortaj internaj ligoj kaj tradicioj de interhelpo, estis fermita por fremduloj.

Vestaĵo diferenciĝas je granda varienco depende de la loko. Tradicia manĝaĵo estas pano el tritiko kaj maizo, lakto, ŝafa fromaĝo, diversaj manĝaĵoj el porkaĵo. El alkoholaĵoj pleje disvatiĝis poma vino. Eŭskoj famiĝis per siaj dancoj, precipe kun vira plenumo, kaj kant-konkuradoj de improvizantaj artistoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 22, 2002 12:13 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: