[Hejmen]Nigra Maro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Maroj > Nigra Maro
Interna maro de Atlantika baseno, inter Eŭropo kaj Azio, ĉe la bordoj de Rusio, Ukrajno, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per Kerĉa markolo kunigas al Azova maro, per Bosporo - al Marmara maro kaj plie per Dardaneloj al Egea kak Mediteranea maroj.

Surfaco 422 mil kv. km. La plej profunda punkto - 2210 m. Grandaj golfoj: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Enfluas gravaj riveroj Dunajo, Dnestro, Suda Bugo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irmak.

En la profundo pli ol 150 m, akvo estas sulfurhidrogena. En pliaj profundo forestas vivaj estuloj. Ĉefhavenoj: Novorossijsk, Tuapse (Rusio), Odeso, Iliĉevsk, Sevastopol (Ukrajino), Poti, Batumi (Kartvelio, Konstanco (Rumanio), Burgas, Varna (Bulgario), Samsun, Trabzon (Turkio). Ĉe la bordoj troviĝas multaj kurortoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 13, 2002 11:47 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: