[Hejmen]La Limo Inter Eŭropo Kaj Azio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Kontinentoj > La limo inter Eŭropo kaj Azio

Inter geografoj ekzistas 5 diversaj variaĵoj, koncernantaj al la limo inter Eŭropo kaj Azio.

  1. Laŭ unua vidpunkto limo inter du mondpartoj koincidas al tiu de fizika-geografiaj unuoj (Kuma-Maniĉa linio) kaj sekve tuta Kaŭkazio situas en Azio.
  2. Limo inter Eŭropo kaj Azio trapasas laŭlonge de Granda Kaŭkaza montoĉeno. Ĉi-tiu versio baziĝas sur diverseco en klimataj kondiĉoj. Ĉi-okaze Norda Kaŭkazio okazas en Eŭropo kaj la suda - en Azio.
  3. Limo inter du mondpartoj trapasas laŭ riveroj Rioni, Kvirila kaj Mtkvari, kiuj dividas Kartvelion en du egalaj partoj. Ĉi-tiu vidpunkto apartenis al Herodoto, antikva greka historiisto.
  4. Objektive aspektas versio pri tio, ke la limo trapasas laŭlonge de Malgranda Kaŭkaza montaro. En ĉi-kazo norde de la limo restas Kartvelio kaj tuta Norda Kaŭkazio, t.e. teritorioj kun pejzaĝoj de eŭropa tipo.
  5. Limo inter Eŭropo kaj Azio trapasas laŭ ŝtata limo de iama Sovetunio. Laŭ ĉi-tiu "pure politika" variaĵo tuta Kaŭkazio apartenas al Eŭropo.

Kiel oni vidas, la (1) kaj la (5) estas ekstremaj kaj restaj - kompromisaj variaĵoj. Estas fakto, ke KULTURE kaj POLITIKE Kaŭkazianoj estas eŭropanoj (interalie tiel klasifikas ilin ĉiuj internaciaj organizoj, nur UEA trovis originalan solvon: ĉe ĝia hejmpaĝo oni povas vidi Kartvelion en Azio, Armenion en Eŭropo, Azerbajĝanon nenie.), tamen laŭ la opinio de multaj, GEOGRAFIE la tuta Kaŭkazio apartenas al Azio.

Por simpligi, en la Esperanta Vikipedio oni taksis la rusiajn partojn de Kaŭkazio parto de Eŭropo, la ekster-rusiajn kiel parto de Azio.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 5:22 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: